Saturday, May 25, 2013

CXU VI MEMORAS MORTON?

Estimataj, CXU VI MEMORAS MORTON? “Jesuo diris al sxi: Mi estas la relevigxo kaj la vivo; kiu kredas al mi, ecx se li estos mortinta, tiu vivos, kaj cxiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por cxiam ne mortos. Cxu vi tion kredas?" (Johano 11:25-26). Honeste, mi ne timas morton. Mia plej sxatata verskilo de la Sankta Biblio cxiam estas Filipianoj 1:21: "Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno." Tamen, kiel mi legis Johanon 11:25-26 antau kelkaj semajnoj, mi estis batita per la frazo, "ecx se li estos mortinta..." kvazau Mi neniam audis au legis gxin antaue. "Ecx se li estos mortinta...." Estis kvazau la frazo signifis, ke mi mortus tiutage. Mi pauzis legi la Biblion kaj komencis pensi pri la morto. Morto estas neevitebla. Homoj mortas cxiun minuton. Mi vidis kaj ecx funkciis en la enterigaj servoj de multaj personoj. Fakte, mi iam enterigis tre junan bonevinon kiu vivis kun mia familio. Morto ne estas stranga al mi. Sed, eklumis al mi tiutage, ke mi ne estis preparita por morto. Home parolante, neniu volas morti. Ni volas havi longan vivon, kaj se eblas, vivi eterne surtere. Tamen, cxiu el ni mortos iun tagon. Neniu scias kiam estos sia vico. Cxi tiu vico estas ne de agxo au ajna alia faktoro. Do, cxiu povas morti en ajna momento. Cxu vi memoras cxi tion? Dum memorante morton, kredanto je Jesuo Kristo ne bezonas timi morton. Li vivas, kvankam li mortas, kaj cxiu, kiu vivas kaj kredas en Jesuo Kristo neniam mortos eterne. Gxi signifas ke fizika morto ne estos la fino de persono. Cxi tio estis tio kion Jesuo Kristo petis de Marta, cxu sxi kredis au ne. Dank 'al Dio, Marta respondis jese. Cxu vi ankau kredas tion? Cxu vi memoras la morton? Vi ne bezonas timi tion. Se vi mortus en Jesuo Kristo, vi vivos kun li por eterne. Se vi mortus sen Li, vi mortos eterne. La elekto estas via. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, May 18, 2013

PENTINTA, SED...

Estimataj, PENTINTA, SED... "En sia mizero [Manase] ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiligxis antau la Dio de siaj patroj. Kiam li pregxis al Li kaj petegis Lin, Li auskultis lian peton kaj revenigis lin en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio" (2 Kroniko 33:12-13). "Mi faros ilin objekto de teruro por cxiuj regnoj de la tero, pro Manase, filo de Hxizkija, regxo de Judujo, pro tio, kion li faris en Jerusalem" (Jeremia 15:4). Nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon (Daniel 9:9). Ankorau, oni devas esti zorgxema rilante al Li precipe plenumante Liajn ordonojn. La kialo estas ke se oni pekus kontrau Li kaj poste pentus, oni ankorau havos la konsekvencon de siaj pekoj (Sentencoj 11:21; 16:5). La historio de Manase asertas cxi tion. Manase estis unu el la plej malbonaj regxoj en Izrael. Li estis la rekta malo de sia pia patro, Hxizkija. Li faris abomenindajxojn kolerigante la Eternulon. Lau tradicio, li estis tiu kiu mortigis profeton Jesajan. Post kiam Dio avertis lin kaj lian popolon, kaj ili ne atentis la averton de Dio, Dio igis lin malliberulo en la kortego de alia forta regxo. Tamen, en sia mizero, li pentis kaj petis pardonon de Dio. La kompatema kaj pardonema Dio audis liajn pregxojn kaj revenigis lin al lia regno. Li poste vivis farante bonajxojn (vidu 2 Kroniko 33). Tamen, lia popolo havis la konsekvencon de liaj abomenajxoj (vidu Jeremia 15). La Eternulo promesis suferigi ilin pro tio kion li faris. Oni ne vidu cxi tion kiel maljustecon je Dio. La popolo ankau havis sian propran parton de la kulpo, sed tio ne estas la emfazo cxi tie. La emfazo estas iu aparta pentinta kaj pardonita persono estis uzita kiel aludo por venonta puno. Cxi tio indikas ke kvankam Dio pardonis Manasen, la puno de lia pekoj estis tie. La puno de la pekoj de Manase eble ne rekte estis por li, sed la kazoj de David kaj Paulo estis malsamaj. David faris la pekojn de adulto kaj murdo. Alfrontite de profeto Natan, li pentis kaj pregxis la pregxon trovitan je Psalmo 51. Sendube, Dio pardonis lin je liaj pekoj, sed li pagis multe por ili (2 Samuel 12:13-14; 13-21). Paulo (antaue Saulo) persekutis la disxciplojn de Jesuo Kristo. Dum li havis rekontigxon kun Dio, Dio promesis, "cxar Mi montros al li, kiom li devas suferi pro Mia nomo" (Agoj 9:16). Li ja suferis. Kion vi faras nun? Cxu gxi estas bona au malbona? Vi eble pensas pri posta pento. Tamen, audu la vortojn de Salomon: "Ni auskultu la finon de cxio: timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, cxar cxi tio estas cxio por la homo. Cxar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona au malbona" (Predikanko 12:13-14). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 14-an de novembro, 2004.

Saturday, May 11, 2013

PATRINOJ MERITAS PLI HONORON!

Estimataj, PATRINOJ MERITAS PLI HONORON! "Se iu trovis kapablan [patrinon], sxia valoro estas pli granda ol perloj" (Sentencoj 31:10). Tago de la Patrino estas okazigo honorante patrinojn kaj patrinecon, patrinajn katenojn, kaj la influon de patrinoj en la socio. Gxi okazigas en pluraj tagoj en multaj partoj de la mondo, plej ofte en la monato Marto (en plej multaj europaj landoj kaj speciale por la romaj katolikoj kaj iuj protestantaj konfesioj) au Majo (en la Usono kaj inter multaj Evangeliaj konfesioj). Cxar tiuj diversaj landoj kaj konfesioj havas influojn je la afrikaj kristanoj, la Tago okazigas almenau dufoje en multaj afrikaj landoj cxirkau la monatoj de Marto kaj Majo. Iu amiko en Facebook sxerce eldonis en sia muro de Facebook pasintjare ke la honoro por patrinoj estas tro multe kaj demandis kial du tagoj devas esti dedicxitaj por ili en unu jaro. Por li, se oni ne estas zorga, virinoj petos pli tagojn de festo en sia honoro. La eldonajxo estus sxerco, sed mi respondis, ke patrinoj ja meritus pli tagojn de honoro en unu jaro. Mia patrino estis bonega kiam temas pri atento de siaj edzo, infanoj, genepoj, parencoj, kaj ecx aliaj homoj kiujn sxi kontaktis. Mi povas neniam forgesi sxin. Mia edzino estas pli ol bonega kiam temas pri montro de virtoj de patrineco. Sxi pruvas cxi tion ecx al la brutoj kiujn ni bredas hejme. Kiel juna tiel mia filino estas (nur super dek jaroj de agxo), sxi jam montras la deziratajn trajtojn de patrineco! Preskau cxiuj miaj fratinoj, kuzinoj, nevinoj, kaj intimaj amikinoj havas tiujn virtojn en konsiderindaj gradoj. Mi dankas Dion pro iliaj vivoj! Ja, patrinoj meritas pli grandan honoron. Ne estas tro multe se cxiu tago de la jaro estas dedicxita al celebro de ili. Tamen, ne cxiu patrino meritas tian honoron, cxar estas iuj senvaloraj virinoj kiuj interesas malpli pri siaj infanoj. Ili ne havas la virtojn numeritajn en Sentencoj 31:10-31. Iliaj edzoj kaj infanoj ne povas laudi ilin pro kiuj ili estas kaj tioj kiojn ili faris (kaj ankorau faras). Cxu vi estas tia patrino? Virtaj patrinoj meritas pli grandan honoron. Felicxa Tago de la Patrino! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxaj Punktoj: 1. Dank 'al Dio por cxiuj virtaj patrinoj en la tuta mondo. 2. Pregxu, ke la Eternulo honoros ilin por ilia tutaj oferon al siaj edzoj, infanoj kaj aliaj. 3. Se vi estas virino, pregxu, ke la Eternulo faros vin virta virino efektive. PS Mi dedicxas cxi tiun mesagxon al cxiuj virtaj patrinoj, precipe mia mortinta patrino, Hannah Abiola Afolaranmi, kiu dormis en la Sinjoro ja la 28 de Oktobro, 2012. Vi cxiuj meritas pli grandan honoron!

Saturday, May 4, 2013

AGADO PAROLAS PLI LAUXTE OL VOCXO

Estimataj, AGADO PAROLAS PLI LAUXTE OL VOCXO "Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankau estas imitanto de Kristo" (1 Korintanoj 11:1). "Fratoj, estu kunimitantoj de mi; kaj observu tiujn, kiuj tiel iradas, kiel vi havas nin kiel ekzemplon" (Filipianoj 3:17). Mia unu-jara filino jam adoptas la salutmanieron de sia pli agxa frato. Anstataux saluti surgenue (kiel la kutimo de aliaj knabinoj kaj junaj virinoj inter la joruboj), sxi sxatas sterni (kiel knaboj kaj junaj viroj faras). Sxi sxatas imiti sian fraton ol auxskulti niajn (siajn gepatrojn) instruojn pri rimedo de saluto. Sxia agado havas spiritan kaj moralan signifon. Junuloj pli emas imiti tion kion ili vidas, ol tion kion ili auxdas. Junuloj ofte respektas homojn pli agxajn kaj sekvas ilin. Imiti la farojn prefere ol la instruojn estas sendube natura. La historio de la Izraelidoj montras cxi tion. Malgraux la fakto ke la Izraelidoj havis la skribitan Legxon per Moseo kaj aldone multajn pastrojn kaj profetojn, ili amis tion kion la malpiaj estroj faris. Tamen, dum piaj estroj Regis, ili estis enfokusitaj. Kial? Estroj influas sekvantojn. Homoj malofte legas la Sanktan Biblion. Ni kristanoj, precipe kristanaj estroj estas iliaj "libroj." Ili legas nin. Ili havas la inklinon imiti tion kion ni faras pli ol tio kion ni diras kelkfoje. Vi estas estroj! Kelkaj homoj admiras vin kiel ilian rolan modelon. Cxu via agado estas hamoniigita kun via mesagxo? Ekzemplo estas pli bona ol instruo. Kion homo imitas de vi? Cxu vi povas diri kiel Pauxlo, "Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankau estas imitanto de Kristo" (1 Korintanoj 11:1)? Kiaj ajn estas niaj vortaj istruoj, nia agado (karaktero) parolas pli lauxte ol nia vocxo. Petu Dion ebligi vin vivi vivon kiu estus portreto de via mesagxo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 20-a de Junio, 2004.