Wednesday, September 4, 2013

KIAM VI ESTAS AKUZITA MALVERE

Estimataj, KIAM VI ESTAS AKUZITA MALVERE "Kiam lia sinjoro audis la vortojn de sia edzino, kiujn sxi diris al li, parolante: Tiel agis kun mi via sklavo – tiam li forte ekkoleris. Kaj la sinjoro de Jozef prenis lin kaj fordonis lin en malliberejon..." (Genezo 39:19-20). Unu el miaj amikoj sercxis mian konsilon antau nelonge. Estante unu el la respondeculoj de kalkulado de kolektitaj oferdonoj je sia pregxejo, li estis akuzita de sxtelado el la kolektitaj oferdonoj. Li ne estis felicxa pri la tuta afero. Mi demandis lin, cxu la akuzo estis vera au ne. Li konfesis, ke gxi estis malvera. Mi konsilis lin lasi cxion al Dio kaj permesi al Dio pravigis lin. La konsilo estis maldolcxa por li por akcepti. Do mi memorigis lin pri la rakonto de Jozef en la domo de Potifar en Egiptio. Jen viro, kiu estis vendita kiel sklavo de siaj propraj fratoj. Edzino de lia sinjoro lin akuzis malvere, kaj li estis jxetita en malliberejon. Tamen, li lasis cxion al Dio kaj permesis al Dio pravigi lin. Dio ja pravigis lin. La venonta verskiloj atestas tion: "Kaj la Eternulo estis kun Jozef kaj estis favorkora al li kaj havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo. Kaj la estro de la malliberejo transdonis en la manojn de Jozef cxiujn malliberulojn, kiuj estis en la malliberejo; kaj cxio, kion ili tie faris, estis farata sub lia kontrolo" (Genezo 39:21-22). Tio ne estis la fino de la rakonto. Jozef venis el la malliberejo kaj igis la cxefministro en fremda lando. Kurioze, nenio audigxis denove pri Potifar kaj lia edzino. Jozef estis ja pravigita. Cxu vi estis akuzita malvere? Cxu vi estas punita por tiu falsa akuzo? Lasu cxion al Dio. Dio estas kun vi. Li montros al vi favorkorajxon kaj donos al vi favoron ecx en tiu situacio. Li finfine pravigos vin. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxo Punkto: Pravigu min, ho Eternulo, kiam mi estas akuzita malvere.

No comments:

Post a Comment