Saturday, August 24, 2013

LI SENDIS LIN TIEN

Estimataj, LI SENDIS LIN TIEN "Li sendis antau ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo. Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, fero sxargxis lian korpon" (Psalmo 105:17-18). La historio de Jozef estas unu el la kompatindaj sed interesaj historioj en la Sankta Biblio. Jozef, amata infano, kiu estis malamata de siaj maljunaj fratoj pro sia sorto. Li estis jxetita en malplenan puton de cxi tiuj fratoj kiuj frue planis mortigi lin. Ili vendis lin kiel sklavon al fremduloj kiuj prenis lin al Egiptujo. En Egiptujo, li estis sendita al malliberejo pro peko kiun li ne faris. Vi povas imagi la suferon kiun li havis kiel sklavo kaj malliberulo, la kontuzojn de katenoj je liaj piedoj, la dolorojn pro feraj cxenoj je lia korpo, ktp. Ecx, en la malliberejo, li estis forgesita de tiuj kiuj devis savi lin de cxi tiuj malfelicxoj. Malgrau tio, Dio laboris postkulise por lia bono. Memoru ke je la je cxiu el cxi tiuj situacioj, la Sankta Biblio kronikas ke la Eternulo donis la favoron je cxiu (vidu: Genezo 39:4, 5, 21-23). Efektive, li konfirmis gxin al siaj fratoj poste ke Dio sendis lin antau ili al Egiptujo por konservi vivojn (vidu: Genezo 45:5-7; 50:20). Fakte, la historio de Jozef ne estis tragedio, cxar oni igis lin la cxefministro de Egiptujo je la sama tago en kiu oni eligis lin el la malliberejo. Pensu pri vi mem. Kion vi trapasas? Kio okazas al vi nuntempe kiu sxajnas kiel malfelicxo? Kiaj katenoj kaj feroj de sufero vi spertas nun? Kiu scias, eble Dio sendis vin al cxi tiu sxajna malfelicxo por elpreni ion bonan el vi. Li eble purigas vin kiel oron en fajro de vivo por ke vi elvenu plibrile (vidu: 1 Petro 1:6-7). La Psalmisto subtenas cxi tion. Audu lin: Cxar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas argxenton. Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis sxargxon sur niajn lumbojn; Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton (Psalmo 66:10-12). Estimataj, ne gravas tio kion vi trapasas, Dio scias pri gxi, kaj Li havas celon permesante gxin. Paulo konfirmas cxi tion en Romanoj 8:28. Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj lau Lia intenco, cxio kunlaboras al bono. Li sendis vin tien – pro iu celo! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Sinjoro, permesu ke la celo pro kio vi alkondukis min estu plenumita je la nomo de Jesuo. Amen.

No comments:

Post a Comment