Saturday, August 10, 2013

VIA SITUACIO NE VENKOS VIN!

Estimataj, VIA SITUACIO NE VENKOS VIN! "Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, cxar Mi vin savos; Mi vokos vin lau via nomo, vi estas Mia. Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos. Cxar Mi estas la Eternulo, via Dio...." (Jesaja 43:1-3a). Estas polemikoj inter kleruloj de Biblio pri la dato kaj verkeco de la posta parto de la Libro de Jesaja speciale Cxapitroj 40-66. Tamen, cxu cxi tiu parto estis skribita kiel futurisma profetajxo au tuja, estas fakto ke la profetajxo estas aplikebla al ni hodiau. Permesu al mi bazi mian predikon cxi-semajne sur la unuaj verskiloj de Jesaja 43. El la historio kiel konfirmita de multaj verskiloj de la Biblio, Juda popolo estis prenita en kaptitecon en Babelon. Sxajnis, ke cxiu espero estis perdita por ili. Ili estis ja deprimitaj kaj malgajaj. Tamen, en cxi tiu senespera situacio, Dio rememorigis ilin, ke Li estis ilia Kreinto kiu liberigis ilin kaj kunvokis ilin per nomo, sekve, ili ne devis timi. Dio promesis esti kun ili en ilia mizera situacio kaj ke la situacio ne venkos ilin. Li memorigis al ili ke ili estas amataj de Li, kaj ke Li savos ilin el ilia maltrankvila situacio kaj revenigos ilin en ilian hejmolandon. Dio ja plenumis cxi tiujn promesojn por la popolo de la Judoj. La Eternulo estis fidela plenumante cxi tiujn promesojn por Sia popolo, precipe tiuj, kiuj diligente fidis al Li. Ili povas pasi tra multaj akvoj kaj riveroj de vivo, sed ili ne dronos en ili. Ili povas promeni tra la fajro de vivo, gxi ne bruligos ilin nek gxi brulvundos ilin. Ili devas ne timi cxiujn tiujn mizerojn de vivo cxar la Eternulo estos kun ili (komparu: Psalmo 23:4). Kion vi trapasas nun? Ne perdu esperon! Ne gravas la sxajna senespera situacio, la Eternulo estas kun vi. La situacio ne venkos vin.Vi ja venkos la situacion cxar la Eternulo estas kun vi. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Lau Via vorto, ho Eternulo, savu min el cxiuj miaj mizeroj kaj ne lasu mian situacion venki min je nomo de Jesuo Kristo. Amen.

No comments:

Post a Comment