Saturday, September 28, 2013

LA EKSTERA ASPEKTO

Estimataj, LA EKSTERA ASPEKTO "Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, cxar Mi malsxatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo: cxar homo vidas tion, kio estas antau la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron" (1 Samuel 16:7). "Ne jugxu lau sxajno, sed jugxu justan jugxon" (Johano 7:24). Samuel estis granda homo de Dio. Kelkaj kleruloj de la Sankta Biblio jam diris ke nur Moseo estis pli granda ol li en la historio de estrado de la popolo Izraela. La popolo estimis lin, kaj Dio ankau aparte elektis lin esti Sia proparolanto ekde lia infaneco. Dum lia dumviva pastreca kaj profeta kariero, li faris malsagxan eraron – li jugxis lau ekstera aspekto. Tamen, Dio rapide avertis lin antau ol li efektivigis sian jugxon kaj sankoleis la malpravan homon kiel la regxon de Izrael. Homoj jam uzis sian eksteran aspekton por trompi aliajn homojn? ecx homojn de Dio. Ili aspektas bone ekstere, sed malbone interne. Publike, ili diras au faras bonajxojn, sed sekrete, ili estas diabloj. Eliab estas bona ekzemplo. Samuel vidis lin kiel bonan kandidanton por la regxeco, sed lia vera kvalito estis montrita kiam David decidis batali kontrau la grandegulo Goljat. La Sankta Biblio diras ke "ekflamis la kolero de Eliab kontrau David" kaj li malkuragxigis Davidon ne fari la batalon (1 Samuel 17: 28-30). Cxu vi trompas homojn per via ekstera aspekto? Kio estas via opinio pri la dirajxo, "Unua impreso dauras longe"? Cxu vi kutime bazas vian jugxon pri homoj sur ekstera aspekto? Pregxu por la percepta spirito por scii la animojn de homoj. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 18-a de septembro, 2005.

No comments:

Post a Comment