Saturday, April 6, 2013

CXU VI REKONAS LIN?

Estimataj, CXU VI REKONAS LIN? "Jesuo diris al [Maria Magdalena]: Virino, kial vi ploras? kiun vi sercxas? Sxi, supozante, ke li estas la gxardenisto, diris al li: Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos" (Johano 20:15). Cxi-jara Paska sezono venis kaj pasis, sed multaj lecionoj devas esti lernitaj de la okazajxoj kiuj cxirkauis la sezonon. Unu el la lecionoj temas pri Maria Magdalena. Jen virino, kiu iam posedis sep demonojn antau ol Jesuo elpelas ilin el sxi (vidu: Luko 8:2). Jen virino, kiu sindone sekvis kaj subtenis Jesuon en Lia surtera oficado (vidu: Luko 8:3). Jen virino kiu identigxis kun Jesuo en Liaj sufero kaj morto sur la kruco (vidu: Mateo 27:55; Marko 15:40). Jen virino kiu kun aliaj virinoj vidis la entombigon de Jesuo dum Liaj discxiploj estis nenie trovitaj (vidu: Marko 15:47). Jen virino kiu kun aliaj virinoj levigxis frue en la unua tago de la semajno por iri kaj sanktolei la kadavron de Jesuo (Mateo 28:1; Marko 16:1) kaj ecx restis malantaue plori grande pro la sxajne “perdita” kadavro (Johano 20:11). Kia pia virino! Tamen, la malgxojo kiu premis Marian Magdalenan ne lasis sxin rekoni Jesuon Kriston kiam Li aperis al sxi. Sxi pensis, ke li estis gxardenisto! Sxi povis rekoni Jesuon nur kiam Jesuo vokis sxin per nomo. Interese, kelkaj el la discxiploj iris fisxi post la relevigxo ankau ne rekonis Jesuon gxis Li faris miraklon (vidu: Johano 21:1-7). En multaj okazoj, ni permesas ke niaj cirkonstancoj blindigas nin rekoni la fakton ke Dio estas kun ni ecx en tiuj cirkonstancoj. La psalmisto diris, "Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, mi ne timos malbonon, cxar VI ESTAS KUN MI; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min" (23:4 emfazo mia). La psalmisto rekonis Dion ecx en sia cirkonstanco, kaj li remetis sian konfidon en Lin. Kion vi trapasas en la momento? Cxu vi tiel estas premita kun la situacio, ke vi ne rekonas Dion en gxi? Gxi povas sxajni kvazau Li ne estas tie, sed Dio ja estas apude por helpi vin el la situacio cxar Li "...estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata" (Psalmo 46:2). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment