Saturday, March 30, 2013

JESUO KRISTO ESTAS VIVANTA!

Estimataj, JESUO KRISTO ESTAS VIVANTA! "Kaj la vivanta; kaj mi farigxis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por cxiam kaj eterne, kaj mi havas la sxlosilojn de la morto kaj de Hades" (Apokalipso 1:18). Mi iam vidis glumarkon kie legigxas jene: "Se via Dio estis krucumita, provu Alahon." Mi ridis al mi kaj kompatis la iniciatinton de tia ideo. Sxajne gxi aludas al la krucumado de Jesuo Kristo, sed la iniciatinto de la ideo kaj tiuj kiuj propagandas gxin ne scias ke la krucumado de Jesuo Kristo ne estis la fino de Lia historio. Efektive, gxi estis la komenco de Lia triumfo sur morto kaj Satano. Paulo klarigis gxin jene: "...kaj kiun scias neniu el la regantoj de cxi tiu mondo; cxar se ili gxin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro" (1 Korintanoj 2:8). Estas historia fakto ke Jesuo Kristo estis krucumita eskter la urbo Jerusalemo. Li mortis sur la kruco lau la Skriboj. Li estis entombigita. Sed laudu la Eternulon, Li estis levita je la tria tago. Li aperis al multaj el Siaj disxciploj kaj aliaj dum kvindek tagoj antau ol Li suprenlevigxis al la cxielo (vidu: Mateo 28; Marko 16; Luko 24; Johano 20, 21 kaj Agoj 1.) Li diris al Johano: "Kaj la vivanta; kaj mi farigxis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por cxiam kaj eterne, kaj mi havas la sxlosilojn de la morto kaj de Hades" (Apokalipso 1:18). Li estas nuntempe dekstre de Dio, kaj ankau propetadas por ni (Romanoj 8:34; Hebreoj 7:25; 1 Johano 2:1). Jesuo Kristo estas vivanta! Li estis la ununura religia gvidanto kiu mortis kaj estis levita denove. Cxi tio estas granda recertigo ke kristanoj ne adorservas mortintan Dion. Gxi estas granda espero ke kiam kristanoj mortos, ili ankau estos levitaj kun Li je fino de la tero. Jesuo diris, "Mi estas la relevigxo kaj la vivo; kiu kredas al mi, ecx se li estos mortinta, tiu vivos, kaj cxiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por cxiam ne mortos" (Johano 11:25-26). Cxu vi havas cxi tiujn recertigon kaj esperon? Se vi ne estas certa pri via eterna vivo, provu la eternan vivantan Jesuon. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 23-a de marto, 2008. Estas mesagxo verkita de mi kiu pruvas la logikon de la doktrino de la relevigxo de Jesuo Kristo. Gxi estas titolita "SE JESUO KRISTO NE RELEVIGXIS...." Vi povas peti gxin skribante min cxe . Felicxan Paskon!

No comments:

Post a Comment