Saturday, April 20, 2013

CXION?

Estimataj, CXION? "Kaj kiam ili surbordigis siajn sxipetojn, ili forlasis CXION, kaj sekvis lin" (Luko 5:11). "Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo. Kaj efektive mi rigardas CXION kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de CXIO, kaj rigardas CXION kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston" (Filipianoj 3:7-8). Malgraux siaj penoj, Simon Petro kaj liaj kolegoj ne povis kapti ununuran fisxon. Sed la vortoj de Jesuo Kristo helpis al ili: "ili enfermis grandan amason da fisxoj..." (Luko 5:6). Cxi tiu evento sxangxis la celoj de iliaj vivoj. Ili forlasis cxion kaj farigxis discxiploj de Jesuo Kristo! Ankaux, Abraham forlasis tion kion li havis por plenumi la volon de Dio (Genezo 22). En sia maljuneco, li estis preta transdoni sian filon al Dio. Efektive, la Sankta Biblio diras ke li ja oferis la filon (Hebreo 11:17). Sendube, Isaak, la filo, estis la cxio por li kaj lia edzino. Pauxlo estis talenta klerulo, tamen, li konsideris tion nevalora por ke li spertu Kriston! Cxiuj ili valoris sian kredon super la portempaj profitoj. Cxu oni diras ke cxiuj el ili estis bonsencaj? Kiel ili povis forlasi tion por kio ili laboris - atingojn, rangon, prestigxon, ks? Efektive, unutempe, Petro demandis la saman demandon: "Kio estas niaj profitoj?" (vidu Markon 10:28). La respondo de Jesuo Kristo estas cxarma: "Vere mi diras al vi: Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aux fratojn aux fratinojn aux patrinon aux patron aux infanojn aux kampojn pro mi kaj pro la evangelio, kaj ne ricevos centoble en cxi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon" (Marko 10:29-30). Kredo ne estas veto. Gxi estas trasdono de tio, kion vi ne povas konservi en la manojn de Li Kiu konservas kaj multigas cxion por viaj profitoj, ne grave kiel dolora kaj neracia tiu transdono sxajnas. Kio estas via "cxio" kiun Dio petas de vi por forlasi por Li nuntempe? Eble, Dio jus donis al vi tion kion Li petas de vi. Cxu vi estas preta forlasi gxin? Pensu pri la rezulto de la kredo de Abraham. Cxiu decido decidita pro la vortoj de Dio estas vojo al vivo. Vi reakiros "cxion" se vi forlasos ilin por Dio (vidu Hebreojn 11:19). Cxio! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 9-a de novembro 2003.

No comments:

Post a Comment