Saturday, February 2, 2013

SE LA SURTERA REGXO NE VIDUS VIN...

Estimataj, SE LA SURTERA REGXO NE VIDUS VIN... "Cxar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona au malbona" (Predikanto 12:14). La joruboj havas proverbon kiu diras tiel: O tafa si oke yi odo bori, bi oba aye ko ri o, ti orun n wo o. Lauvorte, gxi signifas tiu, kiu faras ion sekrete, se la surtera regxo ne vidus lin, la cxiela regxo rigardas lin. Cxi tiu estas aplikebla al multaj personoj kiuj ne nur sekrete, sed ecx malkasxe, faras malbonajn agadojn kaj pensas ke ili povas foriri per gxi. Bedaurinde, la jugxaj sistemoj de iuj landoj kuragxigas tiujn homojn, kaj la homoj pensas ke ili estas super la legxo. Ili eble povas esti super la legxo de iliaj landoj, sed Dio venigos ilin al jugxo laue unutage. Ja ekzistas misaplikadoj de justeco en favoro de iuj tre gravaj personecoj cxi tie en Nigxerio. Nur antau kelkaj tagoj, estis tia okazo kie elstara publika servanto estis kondamnita al du jaroj en malliberejo kun alternativo de monpuno de la sumo de N750, 000 pro konspiro kaj sxtelado de N32.8 miliardoj el pensio-fondusoj de polico; monpuno kion la konviktito felicxe pagis surloke kaj formarsxis kiel libera viro. Kvankam, estis publika protesto kontrau la jugxo kaj la viro estis re-arestita pro pli krimaj sxargxoj, sed gxi ja sendas malbonan signalon al la pli juna generacio. Ekzistas multaj misaplikadoj de ofico de multaj elstaraj personecoj en la Biblio. Kvankam, cxi tiuj homoj pensis, ke homoj ne vidis ilin, au ne povis pridubi ilin pro iliaj maljustecoj, Dio vidis, kaj venigis ilin al jugxo laue. Mi citas du kazojn por pruvi tion. Regxo Davido faris adulton kun Bat-Sxeba, ruze murdis sxian edzon por kovri la pekon, kaj finfine edzigxis kun sxi. Dio sendis Profeton Natan al David por riprocxi lin kaj deklari jugxon pri li (vidu: 2 Samuel 11-12). Regxo Ahxab volis havi la vinbergxardenon de Nabot, cxar gxi estis proksima al lia palaco. Nabot ne volus fordoni sian familian heredajxon, do Izebel, edzino de Ahxab, konspiris kun iuj personoj, ili murdis Nabot kaj Izebel transdonis la vinberejon de Nabot al Ahxab. Tamen, la Regxo de regxoj, tion vidis, kaj sendis Sian profeton, Elija, por riprocxi la malvirtajn geedzojn kaj deklari jugxon pri ili (vidu: 1 Regxoj 21). Ja ekzistas multaj versikloj de la Sankta Biblio kiuj instruas pri jugxo de Dio en cxiu ago au bone au malbone, farita au sekrete au malkasxe (vidu: Psalmo 96:13; Predikoj 11:9; 12:14; Mateo 12:35; Luko 12:2; Johano 5:29; Agoj 17:31; Romanoj 14:10-12; 1 Korintanoj 4:5; 2 Korintanoj 5:10; Apokalipso 20:11-20). Cxu vi estas en ajna alta ofico? Kion vi faras per la ofico? Ne pensu, ke vi povas foriri kun ajna sekreta afero farita en tiu ofico. Homoj povas ne vidi, au sxajni ne vidi vin, sed memoru, ke la Granda Regxo – Dio – vidas vin kaj Li jugxos vin laue. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Dio mia, lasu min esti konscia de via cxeesto kaj jugxo nun kaj estonte.

No comments:

Post a Comment