Saturday, January 26, 2013

"SXI FERMIS NUR UNU OKULON!"

Estimataj, "SXI FERMIS NUR UNU OKULON!" "Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo? Kiel vi diros al via frato: Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo? Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato" (Mateo 7:3-5). Kvankam estas ne precize skribite en la Sankta Biblio ke ni devas fermi niajn okulojn dum ni pregxas, sed tio jam farigxis gxenerala normo. Cxi tiu normo igis mian kvinjar-agxan filon akuzi sian dujar-agxan fratinon tuj kiam ni finis nian matenan pregxon iutage ke sxi fermis nur unu okulon dum ni pregxis. La demando per kiu lia patrino kaj mi pridemandis lin estis, kiel li sciis ke sxi ne fermis siajn du okulojn dum ni pregxis. Sendube, li ne fermis siajn okulojn dum ni pregxis. Li ne povis nei cxi tiun fakton. Cxi tiu okazajxo rememorigis min pri la vortoj de Jesuo Kristo cititaj supre. Multaj homoj estas rapidaj vidi la malforton kaj nefarojn de aliaj dum ili malfacile identigas tiujn cxe si. Efektive, estas facile vidi la kulpojn de aliaj homoj cxe ni, sed malsukceso vidi niajn proprajn kulpojn estus ago de hipokriteco. Tial, ni lernu cxiam interne rigardi nin antau ol ni ekstere rigardu aliajn por kulpigi ilin pro io ajn farita malbone. Ecx dum estas evidente ke la aliaj homoj kulpas, ni estu malrapidaj kaj sagxaj elmontri cxi tion, memorante ke ni ankau ne estas perfektaj. Regxo David falis en cxi tiun agon de rapida jugxo dum profeto Natan venis por akuzi lin pro la afero de Bat-Sxeba. Li estis rapida vidi la nefaron de iu ricxulo kiu superruzis iun malricxulon, kaj ecx tuj eldiris jugxon pri la ricxulo. La respondo de Natan estis, "Vi estas tiu homo!" (2 Samuel 12:7). Eternulo, helpu min esti malrapida vidi la kulpojn de aliaj, sed rapida vidi miajn kaj ecx preta sxangxi miajn vojojn al la bono. Amen. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 20-a de marto, 2005.

No comments:

Post a Comment