Saturday, February 25, 2012

LA PROFITOJ DE VIRTULO

Estimataj,
LA PROFITOJ DE VIRTULO
"Cxar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne. Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, gxi fidas la Eternulon" (Psalmo 112:6-7).
Pli multe da homoj farigxas religiaj precipe je cxi tiu parto de la mondo. Tamen, estas pli malfacile trovi virtulon kiu reale timas Dion je sia cxiutagaj agadoj. Magrau tio, la skribinto de Psalmo 112 denombris kelkajn el la profitoj kiujn virtulo gxuas.
Kiu estas virtulo? Unue, virtulo estas tiu kiu estas nekompromisa. Li estas etika kaj estas konata pro tio je kio li kredas. Li ja estas celema. Due, virtulo estas tiu kiu estas honesta kaj justa je sia klopodoj. Dum li eble ne necese estas senkulpa, li devas estis fidela kaj je bona reputacio. Trie, virtulo estas tiu kiu estas en rajta staro kun Dio. Li estas tiu en kiu Dio enmetis Sian virtecon en Jesuo Kristo kaj li vivas je la rimedo kiu estas placxa al Dio.
Bazita sur la fino de la antaua psalmo, la skribinto de Psalmo 112, je la unua versiklo, diris ke tiu kiu timas la Eternulon kaj placxas je Lia Legxo estas benita. Kvin benoj au profitoj kiuj venas al tiu kiu estas virta kaj timas Dion estas denombritaj: unue, la virtulo estas benita per fizika kaj materia prospero cxar Dio estas virta (versikloj 2-3). Due, lumo estas donita ecx je mallumo por la virtulo (versiklo 4). Cxi tio eble estas aludita al sukceso (anstatau malsukceso) au sagaceco. Trie, la virtulo ricevas bonecon pro malavareco kaj justeco (versikloj 5 kaj 9). Kvare, la virtulo estos firme fondita je sia kredo, kaj nemovebla kun nenia timo de tio kion homoj eble faras al li (versikloj 6-8). Efektive, la memoro de la virtulo estos eterna kaj benita (kp Sentencoj 10:7). Kvine, cxar la virtulo donas malavare kaj juste je siaj aferoj (versikloj 5 kaj 9), li estos farita forte kaj honore al la Eternulo.
Sendube, cxiu volas gxui cxi tiujn profitojn. Tamen, kiom da homoj estas pretaj virte kaj vere timi Dion? Kiom da homoj estas nekompromisaj, honestaj kaj estas en rajta staro kun Dio? Eble sxajne ke estas ne profite esti virta je cxi tiu nuna socio, sed estas reale profite esti virta kaj vere timi Dion.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, February 18, 2012

KION VI VIDAS?

Estimataj,
Estas precize nau jaraj hodiau dum mi servas al homoj tra la mondo per la Interreto. Retletera servo kiu komencigxis je la 18-a de februaro jam sxangxigxis al interreta servo kun preskau dek aspektoj je la angla. Kiel rimedo por celebri la servon, mi sendu la unuan mesagxon je la retletera servo al vi:
KION VI VIDAS?
"Kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankau en iliaj okuloj" (Nombroj 13:33).
"La lando, kiun ni trapasis, por esplorrigardi gxin, tiu lando estas tre, tre bona.... Nur ne ribelu kontrau la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, cxar nia mangxotajxo ili estas; ilia sxirmo forigxis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin" (Nombroj 14:7, 9).
Jen la vidpunktoj de du grupoj kiuj iris por esplorrigardi la landon Kanaan. Sendube, la du grupoj diris la verajxojn pri tio kion ili vidis je la lando. La antaua estas la karna vido kiu ne vidis preter la ordinarajxo, dum la posta estas la spirita vido kiu vidis la esktraordinarajxon.
Kion vi vidis je via situacio? Cxu gxi estas la ordinarajxo au la eksterordinarajxo? Se vi vidus nur vian situacion, vi nur vidas la ordinarajxon, sed se vi kredus, vi vidos preter la situacion. Jesuo diris al Marta, " Cxu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio? " (Johano 11:40). Kaj Paulo atestis, "cxar ni iradas fide, ne vide" (2 Korintanoj 5:7).
Vidu preter la ordinarajxo kredante je la Eternulo ke Li helpos vin, kaj Li estos glorita je via vivo.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, February 11, 2012

KIAN AMON!

Estimataj,
KIAN AMON!
"Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas" (1 Johano 3:1).
Dum kelka tempo, multaj homoj jam parolas pri amo, kaj ili celebros "amon" je la 14-a de februaro, tago populare konata kiel "la Tago de Sankta Valentino." Tamen, la speco de amo pri kiu homoj nune parolas kaj kiu estos celebrata je la 14-a de februaro estas erara. Gxi ja estas " avideco" ne amo! Ecx se oni dirus ke "la Tago de Sankta Valentino" temas pri amo inter viro kaj virino en amo (cxu geedzigxintaj au ne), la originala celo de la celebro estas montri oferan amon de iu persono al alia.
Tia ofera amo estis montrita de Dio. Audu Paulon: "Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankorau estis pekuloj, Kristo mortis por ni" (Romanoj 5:8). Apostolo Johano klarigis cxi tion alivorte: "Cxar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Johano 3:16). Cxi tiu amo faris cxiun kiu akceptas gxin esti infano de Dio! Gxi faris la personon esti heredanto en la regno de Dio. Tia persono kiel vera filo, ne sklavo, povas nune veni kuragxe al la trono de Dio kun konfido kaj libero (vidu: Efesanoj 3:12; Hebreoj 4:16; 10:19-23). Estas bedaurinde ke la mondo ne scias cxi tiun specon de amo, tial, la malprava celebrio de la Tago de Sankta Valentino.
La maniero de amo kiun Dio havis, kaj ankorau havas, por la mondo - la oferan amon - la maniero de amo kiu eldonos ion palpeblan kaj konstantan al la ricevanto estus la fokuso de iu ajn je cxi tiu tempo de Valentino kaj cxiu tempo. La tempo de Valentino povus rememorigi nin pri ofera amo kiun ni povas doni ne nur al niaj amatoj, sed al cxiu kiun ni rekontas. Gxi neniam estas tempo de kontentigo de avidecaj deziroj.
Kian amon vi volas montri je cxi tiu tempo de Valentino?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, February 4, 2012

NEATENDITA BENO

Estimataj,
NEATENDITA BENO
“Kaj David ektimis Dion en tiu tago, kaj diris: Kiamaniere mi enportos al mi la keston de Dio? Kaj David ne transportigis la keston al si, en la urbon de David, sed li direktis gxin en la domon de Obed-Edom, la Gatano. Kaj la kesto de Dio restis kun la familio de Obed-Edom en lia domo dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj cxion, kio apartenis al li” (1 Kroniko 13:12-14).
La Eternulo jxus starigis la regnon de la tuta Izraelo en la mano de David. David alportis la Keston de la Interligo al Jerusalem, la nova cxefurbo inter jubilo kun la Levidoj, la pastroj, kaj la tuta Izraela popolo, sed la Eternulo mortigis Uzan cxar tiu malebligis la keston de falo. David timis alporti la keston en la urbon. Li lasis gxin je la domo de Obed-Edom, la Gatano.
Kio estis la intenco de David? Cxu li deziris bone por Obed-Edom? Nur Dio scias. Sed, sxajne,
li ne deziris bone por Obed-Edom sciinte ke la kesto estas sankta. Kio estus la reago de Obed-Edom kaj lia familio kiam la “nedemandebla” regxo faris tian “dangxeran” decidon? Sendube, ili preparus por la plej malbona. Tamen, la “dangxera” sanktajxo farigxis fonto de beno por Obed-Edom kaj lia familio! (1 Kroniko 13:12-14; 26:4-5).
Du lecionoj estas lerneblaj per cxi tio. Unue, ne paniku kiam homoj pritraktas vin malvirte. Kiu scias, Dio eble turnas ilian malvirtecon al benoj por vi. Dum ili bedauxris siajn agojn vendinte lin en sklavecon, Jozefo diris al siaj fratoj, “Ne timu; cxar cxu mi estas anstataux Dio? Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio arangxis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj. Kaj nun ne timu; mi nutros vin kaj viajn infanojn” (Genezo 50:19-20).
Due, estu utila por la faro de Dio. Ni ne scias cxu Obed-Edom volonte akceptis la Keston de la Interligo, sed la Sankta Biblio diras ke la kesto restis kun lia familio dum tri monatoj. Kiel Levido, li devis prizorgi bone la keston dum tiu periodo. Dio prosperigis lian familion pro la konservado de la kesto. Se ni pretus utili en la manoj de Dio cxi-maniere, Dio benus nin abunde (Sentencoj 3:9-10; 10:22; Malahxi 3:10-11).
Kiam homoj malamas vin, estu bona kaj dauxrigu servi la Eternulon. Li neatendote benos vin!
Je servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 13-a de Juno, 2004.