Saturday, November 27, 2010

DIO EBLE JAM FARIS GXIN!

Estimataj,
DIO EBLE JAM FARIS GXIN!
“Kaj estos tiel, ke antaŭ ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraŭ parolantaj, kaj Mi jam aŭdos” (Jesaja 65:24).
“Kaj kiam [Petro] frapis cxe la pordo de la pordego, venis knabino nomata Roda, por aŭskulti, kaj rekonante la vocxon de Petro, sxi pro gxojo ne malfermis la pordegon, sed enkuris, kaj diris, ke Petro staras antau la pordego. Kaj oni diris al sxi: Vi frenezas. Sed sxi persiste certigis, ke tiel estas. Kaj ili diris: Gxi estas lia angxelo. Sed Petro daurigis la frapadon; kaj ili, malferminte, vidis lin, kaj miregis” (Agoj 12:13-16).
Dum mia sep-jara-agxa adoptita filo gvidis nin je pregxo dum nia familia matena diservo antau nelonge, li menciis iun pregxan punkton kiu amuzis min, sed same igis min pensi pri nia sinteno al Dio kiam ni nescie petas tion kion Li jam donis al ni. Mia filo diris interalie, “Sinjoro, lasu al Pacxjo reveni sekure de lia vojagxo.” Li aludis al vojagxo kiu mi faris kelkajn tagojn antau tiu tago. Sendube, la familiaro jam pregxadis por mia sekura vojagxo dum mi estis for je la vojagxo. Tamen, cxi tiu knabo forgesis ke mi jam revenis sekure de la vojagxo je tago antau tiu mateno kiam li diris la pregxon. La respondo al lia pregxo estis cxe li je tiu pregxa tempo!
Kelkaj kredantoj dum la frua eklezio havis similan sperton je Agoj 12. Regxo Herodo persekutis la Kristanojn. Li mortigis Jakobon, la fraton de Johano. Cxar li vidis ke tiu ago placxis al la Judoj, li arestis Petron kaj metis lin je la malliberejo kun la intenco mortigi lin post la Juda festo. Tamen, la Kristanoj pregxis fervore por Petro. Dio ja respondis al ilia pregxo kaj mirakle savis Petron de la malliberejo. Petro iris rekte al la loko kie li sciis ke la kredantoj kunvenis pregxante por li. Kiam li frapis la pordon, je rekono de li avocxo, la gxojo kiun la knabino kiu venis malfermi la pordon havis ne lasis al sxi malfermi la pordon. Sxi reiris por informi la aliajn, sed, ili diris je tuta nescio kaj nekredo ke sxi frenezas. Ili ne konstantis ke Dio jam faris tion kion ili petis de Li fari.
Multfoje, ni ankau agas kiel tiu senscia knabo kaj la Jerusalemaj kredantoj: ni daure petas Dion pro tio kion Li jam faris por ni. Nur se ni povus havi kredo kaj esti atentaj, Dio jam respondis al multe da niaj pregxoj. Mi kredas ke la promeso de Jesaja 65:24 estas ankau por cxi tiu generacio.
Dum cxi tiu jaro estas finigxonta, kion vi jam petadas de Dio ke vi pensas ke Li ne faras por vi? Cxu vi iam rigardis atente cxirkau vi por vidi cxu Dio jam respondis al via pregxo? Kiu scias, Li eble jam faris gxin!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment