Saturday, November 13, 2010

NE FORGESU DION

Estimataj,

NE FORGESU DION

"Kaj vi mangxos kaj satigxos, kaj vi benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al vi. Gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, vian Dion, ne observante Liajn ordonojn kaj instrukciojn kaj legxojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux" (Readmono 8:10-11).

Tio estis lia maljunece adiauxa parolo al la popolo Izraela. Krome, la parolo de Moseo enhavis avertojn. Unu el tiuj avertoj estis cxi-supra citajxo: ne forgesu vian Dion dum vi fartos bone.

Same, la ricxulo en la proverbo de Jesuo Kristo en Luko 12:16 21 ne atentis cxi tiun averton. Li havis abundan rikolton. Lia posedajxo farigxis lia idolo, kaj li forgesis Dion, la Doninton. Tiutage, lia animo estis prenita de li kaj lia posedajxo foriris al aliuloj. Jesuo Kristo klarigis la signifon de ricxeco sen Dio: "Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion" (Luko 12:21).

Estimataj, estos bone cxe vi! Dio kontentigu vin per multaj bonajxoj. Lia bona promeso plenumigxu en via vivo. Tamen, cxu vi ne forgesos Dion, kiam vi estos kontenta pri viaj kordeziroj? Cxu vi ankoraux memoros servi Lin per tio, per kio Li benis vin?

Ne estu kiel tiu malsagxa ricxulo. Loki Dion, la Donanton super la donajxoj estas marko de vera atingo. Ne forgesu vian Dion, dum vi fartas bone. Servu kaj obeu Lin plu. Li rekompencos vin.

"Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj trafosas kaj sxtelas; sed provizu al vi trezorojn en la cxielo, kie sxtelistoj nek trafosas nek sxtelas; cxar kie estas via trezoro, tie estos ankaux via koro" (Mateo 6:19-21).

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 28a de Marto, 2004.

No comments:

Post a Comment