Saturday, December 4, 2010

ONI CELEBROS VIN!

Estimataj,
ONI CELEBROS VIN!
"Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael al la regxo en Hxebronon, kaj la regxo David faris kun ili interligon en Hxebron antau la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael" (2 Samuel 5:3).
Mi malofte bazas miajn cxiusemajnajn predikojn sur la politika situacio de Nigxerio. Tamen, antau nelonge, mi estis inspirita per la enhavo de unu el la multaj mesagxoj de portebla telefono (SMS) kiun mi ricevis de miaj konatoj. Jen la enhavo de la SMS angle: "As God remember Governor Aregbesola in Osun State [of Nigeria], people will rejoice with you. It is last hurdle of the year. Compliment of the season, merry Christmas and Happy New year 2011 in advance." [Esperante: Kiel Dio rememoris Reganton Aregbesola en la sxtato de Osun [de Nigxerio], homoj gxojos kun vi. Jen la lasta brancxbarileto de la jaro. Bondeziron de la sezono, felicxan kristnaskon kaj felicxan novjaron 2011 antaue.] Tiu persono sendube aludis al la nova reganto kiu jxus estis instalita post preskau kvar-jara jura batalo por reakiri lian sxtelitan mandaton. La celebro kiu salutis lian venkon je la tribunalo kaj lia instalado kiel reganto estis rememorado de celebroj kiuj salutis similajn venkojn de aliaj politikistoj kiuj reakiris siajn mandatojn per tribunalo post multaj jaroj de legxaj bataloj, precipe tiu de D-ro. Kayode Fayemi, la reganto de la sxtato de Ekiti, Nigxerio, kiu devis trapasi re-faron de elekto kaj serion da apelacioj antau ol li estis instalita kiel la rajta reganto de lia sxtato. La kazo de cxiu el cxi tiuj homoj sxajnis senespera, precipe se oni konsiderus la fakton ke ili batalis kontrau homoj kiuj havis la tiel nomatan "federalan potencon" kaj la ne-tro-fidindan jugxan sistemon de la lando. Cxi tiuj homoj riskis siajn vivojn pro tio ke ili penis batali por siaj sxtelitaj mandatoj. Tamen, Dio batalis por cxiu el ili kaj nun, ili estas je siaj rajtaj oficoj.
David havis similan travivon. Post kiam Dio malakceptis Saulon kiel la regxon de Izrael (1 Samuel 13:13-14; 15:26-29), Li sendis Samuelon sanktolei Davidon kiel la sekvan regxon (1 Samuel 16:1-13). David devis atendi dum multaj jaroj. Li farigxis forkuranto je fremdaj landoj kaj ecx devis reloki siajn gepatrojn al alia fremda lando (1 Samuel 21:10-14; 22:3-4; 27:1-12). Ecx, post la morto de Saul, oni instalis alian personon kiel regxon en Izrael (2 Samuel 2:8-9). Tamen, je la antaudecidita tempo de Dio, Li rememoris Davidon, David farigxis la regxo de Izrael. Oni celebris lin (2 Samuel 5).
Cxu vi ankau opinias ke oni trompas iel? Cxu iu senigas vin de io kio rajte apartenas al vi? Cxu Dio ne plenumas Sian promeson al vi cxi-jare? Antau la fino de cxi tiu jaro, Dio rememoros vin. La kialo estas: "La Eternulo plenumos por [vi]..." (Psalmo 138:8a). Oni ja celebros vin!
Mi ankau diru al cxiu: "Bondezironde la sezono, felicxan kristnaskon kaj felicxan novjaron (2011) antaue je la nomo de Jesuo."
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment