Saturday, October 16, 2010

LA FRATAMO DAURADU

Estimataj,
LA FRATAMO DAURADU
La fratamo dauradu. Ne forgesu gastamon al nekonatoj; cxar per tio iuj gastigis angxelojn, ne sciante. Memoru la katenitojn, kvazau vi ankau estus katenitaj, kaj la suferantojn, cxar vi ankau estas en la korpo” (Hebreoj 13:1-3).
La letero al la Hebreoj temas cxefe pri la supereco de Jesuo Kristo super la profetoj kaj religiaj sistemoj de la Malnova Testamento. Konkludante la mesagxon, la verkinto de la letero admonis sian audantaron lasi fratamon dauradi. La greka vorto (filadelfia) tradukita “fratamo” en la Sankta Biblio en Esperanto povas signifi reciprokan amon de fratoj (kaj fratinoj) au “amo por onia samkredanto.” Gxi estas nesama kun alia greka vorto (agapee) ankau tradukita “amo” kiu estas la tuta kaj neparalela amo kiun Dio havas por la homaro. La impliko de la admono estis ke fratamo jam ekzistis cxe la Hebreoj al kiuj oni sendis la leteron.
Tial, gxi devas dauri kaj la dauro devas havi nenian finon. La verkinto de la letero daurigis doni du klarigojn pri kiel oni povas montri fratamon (Hebreoj 13:2-3). Unue, gastamo al nekonatoj: li aludis al Abraham kiu nescie gastigis angxelojn (vidu: Genezo 19). Due, prizorgo por la suferantoj: Jesuo Kristo aludis al cxi tio je unu el Siaj paraboloj (vidu: Mateo 25:34-46). Estas aliaj rimedoj de montro de fratamo inter ni.
Estas evidente el cxi tiuj du rimedoj de montro de fratamo ke la “frato” kiun oni devas ami eble ne necese estas gefratoj au samkredanto (lau iu komentanto) au iu de komuna intereso, sed iu ajn kiun oni povas helpi iam. La Samariano je la populara parabolo de la Bona Samariano jam estis klasika ekzemplo de montro de fratamo (vidu: Luko 10:25-37).
Multaj homo dirus ke ili amas Dion, kaj ili estas pretaj fari ion ajn por Li. Tamen, cxu ili amas aliajn homojn? Tiaj homoj estas hipokrituloj! Apostolo Johano diris, “Se iu diras: Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton - tiu estas mensoganto; cxar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis” (1 Johano 4:20).
Tre grava kialo kial oni devas daurigadi fratamon estas ke oni eble je iu okazo au la alia estas je la riceva fino de tia amo. La nekonato kiu bezonas la amon au zorgon eble esti VI!
Cxu vi havas fratamon? Estu preta montri gxin al iu ajn kiun vi renkontas. La fratamo dauradu!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment