Saturday, October 30, 2010

DIO ZORGOS PRI VI!

Estimataj,
DIO ZORGOS PRI VI!
"Surjxetante sur Lin cxian vian zorgon, cxar Li zorgas pri vi" (1 Petro 5:7).
Pastoro Walter Stillman Martin (1862-1935) iamestis invitita prediki je dimancxa matena diservo de iu pregxejo kiu estis kelkajn kilometrojn de lia hejmo. Tamen, lia edzino malsanigxis tiun dimancxan matenon, kaj li estis nuligonta sian predikan asignon. Tiam lia juna filo elparolis. "Pacjo, cxu vi ne pensas ke se Dio volus ke vi prediku hodiau, Li zorgos pri Patrino dum vi forestas?" Martin faris la predikan asignon, kaj kiam li revenis hejmen poste tiun tagon li trovis ke sia edzino (Civilla Durfee Martin [1866-1948]) jam verkis himnon dum lia foresto. La titolo de la himno angle estas "God Will Take Care of You" (esperante: Dio zorgos pri vi). Tiun vesperon, li faris la muzikon por la himno.
Eble dum S-ino Civilla Martin verkis la vortojn de himno, sxi pensis pri la vortoj de Paulo al la Filipianoj ke ili ne trozorgu pri io(Filipianoj 4:6), au la konsilo de Petro ke ni surjxetu sur Dion cxian nian zorgon, cxar Li zorgas pri ni (1 Petro 5:7). Tamen, povis esti iu ajn alia versiklo de la Sankta Biblio, cxar la temo "Dio zorgos pri vi" estas ofta tra la Sankta Biblio (vidu: Psalmoj 34:15; 37:5; 55:22; Mateo 6:26-34; 11:28-30; Luko 12:24; Filipianoj 4:19).
Kion vi trapasas nuntempe? Kio ajn via situacio, "ne gravas kio eble estas la pruvo," ne estu konsternita! Dio zorgos pri vi. Alvoku al Li, kaj tute fidu al Li. Li ja zorgos pri vi!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment