Saturday, October 23, 2010

CXU HELPANTE AL DIO?

Estimataj,

CXU HELPANTE AL DIO?

Kaj [profeto Ahxija] diris al Jerobeam: Prenu al vi dek pecojn; cxar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi forsxiras la regnon el la manoj de Salomono kaj donas al vi dek tribojn.. Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi Izraelon" (1 Regxoj 11:31-38).

"Kaj Jerobeam diris en sia koro: Nun la regno povas reveni al la domo de David... Kaj la regxo arangxis konsiligxon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo: Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta" (1 Regxoj 12:26-29).

Unu populara angla proverbo estas jene: "Heavens [i.e. God] help those who help themselves." (t.e. Cxieloj [t.e. Dio] helpas tiujn kiuj helpas sin.) Tamen, laux homoj kiuj volas esti en la volo de Dio, cxi tiu proverbo estas kontrauxdirajxo.

Multaj kazoj en la Sankta Biblio pruvas cxi tion. La historio de
Jerobeam, filo de Nebat, la unua regxo de la sendependema norda regno de Izrael estis unu el tiaj kazoj. Kiam regxo Salomono ne kondukis laux la volo de Dio adorservante la diojn de siaj fremdaj edzinoj, Dio promesis starigi la domon de Jerobeam kiel regxojn en Izrael, sed reteni unu tribon por la domo de David. Dio starigis Jerobeamon kiel regxon de Izrael. Tamen, Jerobeam estis ruza. Li provis helpi al Dio. Kial? Li timis ke la popolo mortigos lin kaj reiros al la domo de David. Tial, li faris du idolojn kaj starigis ilin en du landlimaj urboj kiel diojn "kiuj elkondukis [la Izraelidojn] el la lando Egipta."

Per cxi tiu ununura ago, la kroniko de la popolo Izraela estis infektita per cxi tio nome: "la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon" (1 Regxoj 14:16. Vidu ankaux: 1 Regxoj 13:34; 15:30, 34; 2 Regxoj 10:31; 13:2, 6; 15:9, 18, 24, 28; 17:21).

Saraj kaj Rebeka entreprenis ion dum la promesoj de Dio estis sxajne prokrastotaj. La unua konsilis al sia edzo (Abraham) havi idon per sxia sklavino Hagar (Genezo 16). La dua preskaux malstabiligis sian familion dum sxi provis sian plejan eblecon plenumi la promeson de Dio por Jakob, sxia favorata filo (Genezo 25:21-23; 27:1-17).

Cxu vi estas ema manipuli la planojn kaj promesojn de Dio por via vivo? Via ago devas esti laux la volo de Dio. Memoru, "Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankau faros" (1 Tesalonikanoj 5:24. Vidu ankaux: Nombroj 23:19; Readmono 7:9; Jesaja 14:24). Tiu kiu ne kuras antaux Dio estas vere felicxa.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 23-a de majo, 2004.

No comments:

Post a Comment