Saturday, April 25, 2009

CXU VI REMEMORAS REVENI POR DANKI DION?

Estimataj,

CXU VI REMEMORAS REVENI POR DANKI DION?

"Kaj unu el ili, vidinte, ke li resanigxis, revenis, glorante Dion per lauta vocxo" (Luko 17:15).

Multaj homoj nur servas Dion pro tio kion ili povas akiri de Li. Ili povas fari ion ajn eblan pregxi por Liaj benoj. Tamen, estas mafacile por ili reale adorservi Dion pro kiu Li estas. Ne miride, ili kutime ne rememoras danki Lin pro la boneco kiun Li jam faris, au faras, je iliaj vivoj. Kiaj nedankemaj homoj!

Tiaj homoj estas kiel nau el dek lepruloj kiuj renkontis Jesuon Kriston survoje al Jerusalemo (Luko 17:12-19). Cxi tiuj viroj petis Jesuon Kriston por resanigi ilin el la malsano. Jesuo diris al ili iri kaj montri sin al la pastroj je la kredo ke ili estos resanigitaj antau ol ili alvenos tie Ili iris je kredo, kaj survoje, ili estis resanigitaj el ilia terura malsano! El cxi tiuj dek viroj, nur unu pensis ke estas inde reveni al Jesuo Kristo por laudi Lin pro tio kion Li jam faris. La aliaj nau viroj foriris nedankemaj. Jesuo Kristo laudis cxi tiun dankeman viron kaj konfirmis lian kredon kiu savis lin. La viro sxajne akiris spiritan resanigon ankau. Lia resanigo estis tuta!

Estas multaj kialoj kial multaj homoj apenau rememoras reveni al Dio por laudi Lin pro la boneco kiun Li jam faris por ili. Kelkaj homoj ne scias ke ili devas reveni al Dio por danki Lin. Lau kelkaj, ne estas necese returni la gloron al Dio. Lau kelkaj, la boneco okazis hazarde. Malgrau cxio, Dio benas homojn kiuj ne petas gxin. Tamen, tiaj homoj senigas sin de pliaj benoj de Dio. Interese, la proporcio de homoj kiuj rememoras reveni danki Dion estas preskau unu al nau kiel tiuj dek resanigitaj viroj.

Cxu vi estas kiel unu el tiuj nedankemaj viroj au la unu dankema viro? Cxu vi rememoras reveni al Dio por danki Lin pro la boneco kiun Li jam faris por vi? Cxu vi servas Lin pro tio kion vi povas akiri de Li, au adorservas Lin pro tiu kiu Li estas? Rememoru reveni por danki Dion, kaj Li benos vin plue. La Psalmisto diris, "Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn" (103:1-2).

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Bayo Afolaranmi (Pastoro).
+234 805 515 9591
http://www.thewordthruthenet.org/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
http://spiritanutrajxo.blogspot.com/

"Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).

Saturday, April 18, 2009

NEVIDATAJ TOMBOJ

Estimataj,

NEVIDATAJ TOMBOJ

"Ve al vi! cxar vi similas tombojn ne vidatajn; kaj la homoj, kiuj iras super ili, ne scias" (Luko 11:44).

Tombo estas loko kie multaj homoj ne volus alproksimigxas ne mencii alproksimigxi, por ne mencii iri super gxi.Tial, oni markas tombojn per specialaj markoj por distingi ilin de aliaj konstruajxoj au lokoj. Estas interese eltrovi ke Jesuo Kristo komparis la religiajn estrojn je Siaj tagoj surtere al tomboj kiujn oni ne markis kaj kio faris ke la homoj alproksimigxis al ili nescie. Homoj malalproksmigxus al ili se ili scius ilian veran identecon. La cxefa kialo por la komparo de la religiaj estroj kaj nevidataj tomboj estas la hipokriteco de la estroj. Ili pretendis esti religiaj dum ili nek estis spiritaj nek piaj. Homoj rigardas ilin kiel modelojn dum ili misgvidis la homojn.

Multaj homoj hodiau estas kiel tiuj religiaj estroj. Ili ja estas religiaj, sed ili estas malproksimaj de tio, ke ili estas piaj au kiel Kristo. Ekstere, ili deklaras esti kristanoj, sed ili estas malsamaj interne. Cxi tio kauzas la pliigitan nombron de pregxejoj, precipe je cxi tiu parto de la mondo, sed la homoj kiuj cxeestas cxi tiujn pregxejojn preskau cxiutage ne estas diferencaj de la homoj ekster la eklezio. Kelkfoje, ili estas malplibonaj ol la homoj ekstere. Ili havas la sxajnon de pieco, sed ilia kondukto neas la autentikecon de ilia deklaro (vidu: 2 Timoteo 3:5). Ili ja estas ne vidataj tomboj!

Cxu vi estas nevidata tombo? Cxu vi reale estas tiu kiun vi deklaras esti? Cxu homoj volos alproksmigxi al vi se ili scius vian veran identecon? Vi povas trompi homojn per viaj agoj de religieco, vi ne povas trompi la cxiu-sciantan Dion. Li repagos vin laue (vidu: Mateo 7:21-23; Galatoj 6:7).

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Thursday, April 9, 2009

KIO ESTAS BONA JE GXI? (mallongigita)

Estimataj,

Iuj cirkonstancoj ne permesis al mi verki la mesagxon por la venonta semajno. Anstataue, mi resendu mallongigitan version de serio da mesagxoj kiun mi iam sendis pri la efektivigoj de la pekliberiga morto de Jesuo Kristo kiam ni festas "La Sanktan Vendredon" hodiau:

KIO ESTAS BONA JE GXI? (mallongigita)
(LA PEKLIBERIGA MORTO DE JESUO KRISTO)

"Kaj kiun scias neniu el la regantoj de cxi tiu mondo; cxar se ili gxin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro" (1 Korintanoj 2:8).

Mi audis iun islaman predikanton iutage akuzanta la kristanojn: "Ili nomas la tagon 'La Sankta Vendredo.' Kio estas bona je gxi? Kio estas bona je la tago kiam oni krucumis ilian Savanton? Kio estas celebrinda je gxi?" ["La Sankta Vendredo" en la angla estas "The Good Friday" t.e "La Bona Vendredo."] Mi subridis. Kio estas bona je la Sankta Vendredo? Kial kristanoj celebras tian "teruran" tagon - tagon kiam nia Savanto estis jugxita, kondamnita al morto per krucumado, skurgxita, molestita, krucumita kruele, kaj mortis? Nekristanoj eble ne scias, sed cxiu kristano scias tion kio estas bona je gxi. Se Satano kaj liaj kohortoj scius ke la tago farigxos bona tago por la kristanoj kaj iu ajn kiu akceptas Jesuon Kriston kiel sian personan Savanton kaj Sinjoron, ili farus cxion eblan por preventi la eventon de tago de okazo.

Kio estas bona je La Sankta Vendredo? Kio estas la signifo de la morto de Jesuo Kristo sur la kruco? Cxi tio kondukos nin al la celo de la unua veno de Jesuo Kristo al la mondo: por SAVI homojn el ilia PEKO (Mateo 1:21; Johano 1:20; Agoj 3:26; 1 Timoteo 1:15; 1 Johano 3:5, 8; 4:9, 10). Jesuo Kristo efektivigis cxi tion per Sia morto je la kruco (Romanoj 5:6,8; Hebreoj 2:14-15; 10:5-10). La pekliberiga morto de Jesuo Kristo rilatas al niaj pekoj (elacxeto); gxi estas cele al Dio (pacigo), kaj samtempe cele al homoj (repacigo). Alivorte, Jesuo Kristo, per Sia pekliberiga morto, pagis la pagon de la peko de homo por forigi la koleron de Dio kaj per tio Li repacigas homon al Dio. Sendube, la tago dum kiu Jesuo Kristo efektivigis cxion ne nur estas bona tago, sed unu el la plej bonaj tagoj por kristanoj kaj iu ajn kiu akceptas Jesuon Kriston kiel sian personan Savanton kaj Sinjoron.

Tamen, cxu la morto de Jesuo Kristo estas efika je via vivo? Cxu vi jam estis repacigita al Dio? Kredu je la Sinjoro Jesuo Kristo por ke Lia morto ne estu vana en via vivo. Akceptu Lin hodiau kiel vian personan Savanton kaj Sinjoron. Vi spertos la bonecon de Lia morto en via vivo!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Sendu viajn komentojn kaj rimarkojn pri cxi tiu mesagxo rekte al mi cxe spiritualdigest@yahoo.com. Se vi bezonus la plenan studon, informu min. Dio benu vin!!!

Saturday, April 4, 2009

ESTAS BONE KUN MIA ANIMO

Estimata,

ESTAS BONE KUN MIA ANIMO

"Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Sxeol, Cxar Li prenos min" (Psalmo 49:15).

La himno, "It is Well with My Soul" estas unu el la popularaj anglaj kristanaj himnoj. Horatio Gates Spafford (1828-1888) verkis gxin. Kiam Spafford estis kvardektrijara kiel negocisto en Chicago, li trapasis financan katastrofon en la Granda Fajro de Chicago de 1871. Li kaj lia edzino ankorau funebris pro la morto de sia filo mallonge antau la fajro, kaj li konstatis ke ili bezonis foriri por ferio. Sciante ke ilia amiko Dwight L. Moody estis predikonta en evangeliaj kampajoj en Anglujo tiun autunon, Spafford decidis porti la tutan familiaron al Anglujo. Liaj edzino kaj kvar filinoj iris antaue per sxipo, kaj li planis sekvi je kelkaj tagoj poste. Tamen, sur la Atlantika oceano, iu fera sxipo frapis tiun sxipon kaj la sxipo dronis gxis post dek du minutoj. Du cent kaj dudek ses vivoj estis perditaj—inkluzive de la kvar filinoj de Spafford. Kiam la postvivintoj estis kondukitaj al la bordo en Cardiff, Wales, S-ino Anna Spafford kablogramis sian edzon per du vortoj: "Savita sole." Spafford rezervbigis lokon je sekva sxipo. Dum ili trairis la Atlantikon, la sxipestro montris la lokon kie li opinis ke la unua sxipo dronis. Tiun nokton, Spafford verkis la vortojn de la himno angle: "When peace like a river attendeth my way. . . it is well, it is well with my soul." [Esperante: "Kiam paco kiel rivero cxeestas mia vojo . . . estas bone, estas bone kun mia animo."]

Unu el la intimaj amikoj de Jesuo Kristo perfidis Lin. Oni arestis, jugxis, kaj kondamnis Lin ke Li mortu sur la kruco. Oni krucumis Lin kaj Li mortis. Tamen, kiel la Psalmisto profetis en Psalmo 49:15, Dio liberigis Lin el la potenco de morto, kaj Li levigxis je la tria tago. La sufero kaj morto de Jesuo Kristo ne estis placxaj, sed Li triumfis sur cxio. Hodiau, oni altigas Lian nomon super cxiu alia nomo "ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, kaj cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro" (Filipianoj 2:10-11). Horatio kaj Anna Spafford poste relokigxis al Izraelo kaj farigxis kanaloj de la benoj de Dio al multaj homoj tie. Estis ja bone kun iliaj animoj.

Aflikto, tento, malfacilajxo, katastrofo, morto de amato, au io ajn kio okazas al ni ne estas la fino de la vojo. Ne gravas tio kion vi trapasas, la Eternulo ja savos vin el cxio el gxi kaj vi aligxos al Horatio Spafford sincere kanti, "Estas bone kun mia animo, estas bone, estas bone kun mia animo." "Vespere povas esti ploro, Sed matene venos gxojego" (Psalmo 30:5).

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).