Saturday, April 18, 2009

NEVIDATAJ TOMBOJ

Estimataj,

NEVIDATAJ TOMBOJ

"Ve al vi! cxar vi similas tombojn ne vidatajn; kaj la homoj, kiuj iras super ili, ne scias" (Luko 11:44).

Tombo estas loko kie multaj homoj ne volus alproksimigxas ne mencii alproksimigxi, por ne mencii iri super gxi.Tial, oni markas tombojn per specialaj markoj por distingi ilin de aliaj konstruajxoj au lokoj. Estas interese eltrovi ke Jesuo Kristo komparis la religiajn estrojn je Siaj tagoj surtere al tomboj kiujn oni ne markis kaj kio faris ke la homoj alproksimigxis al ili nescie. Homoj malalproksmigxus al ili se ili scius ilian veran identecon. La cxefa kialo por la komparo de la religiaj estroj kaj nevidataj tomboj estas la hipokriteco de la estroj. Ili pretendis esti religiaj dum ili nek estis spiritaj nek piaj. Homoj rigardas ilin kiel modelojn dum ili misgvidis la homojn.

Multaj homoj hodiau estas kiel tiuj religiaj estroj. Ili ja estas religiaj, sed ili estas malproksimaj de tio, ke ili estas piaj au kiel Kristo. Ekstere, ili deklaras esti kristanoj, sed ili estas malsamaj interne. Cxi tio kauzas la pliigitan nombron de pregxejoj, precipe je cxi tiu parto de la mondo, sed la homoj kiuj cxeestas cxi tiujn pregxejojn preskau cxiutage ne estas diferencaj de la homoj ekster la eklezio. Kelkfoje, ili estas malplibonaj ol la homoj ekstere. Ili havas la sxajnon de pieco, sed ilia kondukto neas la autentikecon de ilia deklaro (vidu: 2 Timoteo 3:5). Ili ja estas ne vidataj tomboj!

Cxu vi estas nevidata tombo? Cxu vi reale estas tiu kiun vi deklaras esti? Cxu homoj volos alproksmigxi al vi se ili scius vian veran identecon? Vi povas trompi homojn per viaj agoj de religieco, vi ne povas trompi la cxiu-sciantan Dion. Li repagos vin laue (vidu: Mateo 7:21-23; Galatoj 6:7).

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment