Saturday, April 25, 2009

CXU VI REMEMORAS REVENI POR DANKI DION?

Estimataj,

CXU VI REMEMORAS REVENI POR DANKI DION?

"Kaj unu el ili, vidinte, ke li resanigxis, revenis, glorante Dion per lauta vocxo" (Luko 17:15).

Multaj homoj nur servas Dion pro tio kion ili povas akiri de Li. Ili povas fari ion ajn eblan pregxi por Liaj benoj. Tamen, estas mafacile por ili reale adorservi Dion pro kiu Li estas. Ne miride, ili kutime ne rememoras danki Lin pro la boneco kiun Li jam faris, au faras, je iliaj vivoj. Kiaj nedankemaj homoj!

Tiaj homoj estas kiel nau el dek lepruloj kiuj renkontis Jesuon Kriston survoje al Jerusalemo (Luko 17:12-19). Cxi tiuj viroj petis Jesuon Kriston por resanigi ilin el la malsano. Jesuo diris al ili iri kaj montri sin al la pastroj je la kredo ke ili estos resanigitaj antau ol ili alvenos tie Ili iris je kredo, kaj survoje, ili estis resanigitaj el ilia terura malsano! El cxi tiuj dek viroj, nur unu pensis ke estas inde reveni al Jesuo Kristo por laudi Lin pro tio kion Li jam faris. La aliaj nau viroj foriris nedankemaj. Jesuo Kristo laudis cxi tiun dankeman viron kaj konfirmis lian kredon kiu savis lin. La viro sxajne akiris spiritan resanigon ankau. Lia resanigo estis tuta!

Estas multaj kialoj kial multaj homoj apenau rememoras reveni al Dio por laudi Lin pro la boneco kiun Li jam faris por ili. Kelkaj homoj ne scias ke ili devas reveni al Dio por danki Lin. Lau kelkaj, ne estas necese returni la gloron al Dio. Lau kelkaj, la boneco okazis hazarde. Malgrau cxio, Dio benas homojn kiuj ne petas gxin. Tamen, tiaj homoj senigas sin de pliaj benoj de Dio. Interese, la proporcio de homoj kiuj rememoras reveni danki Dion estas preskau unu al nau kiel tiuj dek resanigitaj viroj.

Cxu vi estas kiel unu el tiuj nedankemaj viroj au la unu dankema viro? Cxu vi rememoras reveni al Dio por danki Lin pro la boneco kiun Li jam faris por vi? Cxu vi servas Lin pro tio kion vi povas akiri de Li, au adorservas Lin pro tiu kiu Li estas? Rememoru reveni por danki Dion, kaj Li benos vin plue. La Psalmisto diris, "Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn" (103:1-2).

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Bayo Afolaranmi (Pastoro).
+234 805 515 9591
http://www.thewordthruthenet.org/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
http://spiritanutrajxo.blogspot.com/

"Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).

No comments:

Post a Comment