Thursday, April 9, 2009

KIO ESTAS BONA JE GXI? (mallongigita)

Estimataj,

Iuj cirkonstancoj ne permesis al mi verki la mesagxon por la venonta semajno. Anstataue, mi resendu mallongigitan version de serio da mesagxoj kiun mi iam sendis pri la efektivigoj de la pekliberiga morto de Jesuo Kristo kiam ni festas "La Sanktan Vendredon" hodiau:

KIO ESTAS BONA JE GXI? (mallongigita)
(LA PEKLIBERIGA MORTO DE JESUO KRISTO)

"Kaj kiun scias neniu el la regantoj de cxi tiu mondo; cxar se ili gxin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro" (1 Korintanoj 2:8).

Mi audis iun islaman predikanton iutage akuzanta la kristanojn: "Ili nomas la tagon 'La Sankta Vendredo.' Kio estas bona je gxi? Kio estas bona je la tago kiam oni krucumis ilian Savanton? Kio estas celebrinda je gxi?" ["La Sankta Vendredo" en la angla estas "The Good Friday" t.e "La Bona Vendredo."] Mi subridis. Kio estas bona je la Sankta Vendredo? Kial kristanoj celebras tian "teruran" tagon - tagon kiam nia Savanto estis jugxita, kondamnita al morto per krucumado, skurgxita, molestita, krucumita kruele, kaj mortis? Nekristanoj eble ne scias, sed cxiu kristano scias tion kio estas bona je gxi. Se Satano kaj liaj kohortoj scius ke la tago farigxos bona tago por la kristanoj kaj iu ajn kiu akceptas Jesuon Kriston kiel sian personan Savanton kaj Sinjoron, ili farus cxion eblan por preventi la eventon de tago de okazo.

Kio estas bona je La Sankta Vendredo? Kio estas la signifo de la morto de Jesuo Kristo sur la kruco? Cxi tio kondukos nin al la celo de la unua veno de Jesuo Kristo al la mondo: por SAVI homojn el ilia PEKO (Mateo 1:21; Johano 1:20; Agoj 3:26; 1 Timoteo 1:15; 1 Johano 3:5, 8; 4:9, 10). Jesuo Kristo efektivigis cxi tion per Sia morto je la kruco (Romanoj 5:6,8; Hebreoj 2:14-15; 10:5-10). La pekliberiga morto de Jesuo Kristo rilatas al niaj pekoj (elacxeto); gxi estas cele al Dio (pacigo), kaj samtempe cele al homoj (repacigo). Alivorte, Jesuo Kristo, per Sia pekliberiga morto, pagis la pagon de la peko de homo por forigi la koleron de Dio kaj per tio Li repacigas homon al Dio. Sendube, la tago dum kiu Jesuo Kristo efektivigis cxion ne nur estas bona tago, sed unu el la plej bonaj tagoj por kristanoj kaj iu ajn kiu akceptas Jesuon Kriston kiel sian personan Savanton kaj Sinjoron.

Tamen, cxu la morto de Jesuo Kristo estas efika je via vivo? Cxu vi jam estis repacigita al Dio? Kredu je la Sinjoro Jesuo Kristo por ke Lia morto ne estu vana en via vivo. Akceptu Lin hodiau kiel vian personan Savanton kaj Sinjoron. Vi spertos la bonecon de Lia morto en via vivo!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Sendu viajn komentojn kaj rimarkojn pri cxi tiu mesagxo rekte al mi cxe spiritualdigest@yahoo.com. Se vi bezonus la plenan studon, informu min. Dio benu vin!!!

No comments:

Post a Comment