Saturday, March 28, 2009

CXU VI MALAKCEPTUS LA PROPONON?

Estimataj,

CXU VI MALAKCEPTUS LA PROPONON?

"Li venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo" (Johano 1:11-12).

Oni diris la rakonton pri iu prezidanta jugxanto kiu jugxis proceson de sia propra filo. La filo estis kondamnita pro la krimo pri kiu oni akuzis lin. Lau la legxo, la filo devis esti kondamnita al kvin jaroj da malliberigo kun malfacila laboro au pagi monpunon de iu kvanto. La patro, la jugxanto, eldiris la jugxon, sed li ne volis ke sia filo iru al la malliberejo. Tial, li proponis pagi la monpunon. Tamen, surprize, la filo malakceptis la proponon!

Oni kulpigus cxi tiun ribeleman filon pro malakcepto de la propono de la monpuno de sia patro kaj pro decido iri al la malliberejo anstataue. Alie, la patro agis juste kondamnante lin al malliberejo kvankam li, la patro, ne volis ke la filo iru al la malliberejo. Same, nia cxiela Patro estas justa kondamnante iun ajn kiu ne akcepti Lian proponon de savo al eterna kondamno. Apostolo Paulo klarigis, "[Jesuo Kristo] kiun Dio antaudifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antaue faritaj lau la toleremeco de Dio; por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo" (Romanoj 3:25-26).

Cxu vi jam akceptis cxi tiun proponon de savo? Alie, cxu vi malakceptus la proponon? La skribinto de la libro de Hebreoj avertis, "Pro tio ni devas pli diligente atenti la auditajxojn, por ke ni de ili ne forflosu. Cxar se la vorto parolata per angxeloj montrigxis konstanta, kaj cxiu deklinigxo kaj malobeo ricevis justan rekompencon, kiamaniere ni forsavigxos, malsxatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la audintoj" (Hebreoj 2:1-3). Akceptu Jesuon Kriston hodiau kiel vian personan Savinton kaj Sinjoron. Cxu vi estus kiel tiu ribelema filo? Cxu vi malakceptus la proponon?

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, March 21, 2009

CXU VI ESTAS TAUGA ESTI KUNLABORANTOJ KUN DIO?

Estimataj,

CXU VI ESTAS TAUGA ESTI KUNLABORANTOJ KUN DIO?

"Cxar ni estas kunlaborantoj kun Dio: vi estas la kultivotajxo de Dio, la konstruotajxo de Dio" (1 Korintanoj 3:9).

Unua Korintanoj 3:9 jam estas la populara cxefa versiklo de la Misia Unuigxo de la Baptistaj Virinoj de Nigxerio. Estas evidente ke la versiklo estas ne nur aplikebla al la baptistaj virinoj kiuj jam igis gxin sia slogano. Gxi estas aplikebla al cxiu kredanto je Jesuo Kristo. Tamen, kiuj estas taugaj esti kunlaborantoj kun Dio? Cxu vi vere povas diri ke vi estas kunlaborantoj kun Dio?

Estante kosmopolita eklezio je urbo plena da nemoraleco, paganismo, kaj greka filozofio, la frua eklezio en la urbo Korinto estis problemeca eklezio. Apostolo Paulo devis skribi por pritrakti cxi tiujn problemojn. Unu el la problemoj, divido en la eklezio, kondukis al la populara versiklo. Atenta rigardo de la versiklo helpos nin kompreni tion kion Paulo reale volis signifi je la versiklo kaj tial dedukti la kvalifikojn de kunlaboranto kun Dio el la cetero de la cxapitro. Estas du pronomoj je la versiklo. Kiuj estis la "ni" kaj kiuj estis la "vi"? Sendube, la korintanaj kristanoj estis la "vi". Paulo kaj Apolos estis la "ni".

Cxi tiu simpla interpreto helpos elporti la kvalifikojn de kunlaboranto kun Dio el la tuta cxapitro. Unue, kunlaboranto kun Dio devas esti spirite matura ne kiel la korintanaj kristanoj kiuj estis nuraj infanetoj je kredo pro jxaluzo kaj malpaco (versikloj 1-3). Due, kunlaboranto kun Dio devas esti Kristo-centrita, ne homoj-centrita (versiklo 4, kp. Hebreoj 12:1-2). Trie, kunlaboranto kun Dio devas esti ilo je la manoj de Dio (versikloj 5-6) kiu estos "...tauga por la Mastro, [kaj estos] pretigita por cxiu bona laboro" (2 Timoteo 2:21). Kvare, kunlaboranto kun Dio devas esti celema (versiklo 8). Kvine, kunlaboranto kun Dio devas esti zorga konstruanto (versiklo 10). Sese, kunlaboranto kun Dio devas esti la templo de Dio (versiklo 17) kiu tage prezentos "... [sian korpon] kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio" (Romanoj 12:1). Fine, kunlaboranto kun Dio devas esti preta esti "malsagxulo" (versikloj 18-20, kp. 1 Korintanoj 1:27-29).

Dio deziras, ke la homoj estu Liaj kunlaborantoj je Lia vinbergxardeno. Cxu vi estas preta esti unu el ili? Cxu vi estas tauge bazita sur la kvalifikoj por esti kunlaboranto kun Dio? Vi ne povas labori por Dio au servi Lin se vi ne havas cxi tiujn kvalifikojn. Dio benu vin!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Sunday, March 8, 2009

ESTU PRETA FARI LA UNUAN PASXON

Estimataj,

ESTU PRETA FARI LA UNUAN PASXON

"Kaj se via frato pekos kontrau vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li auskultos vin, vi gajnos vian fraton. Sed se li ne auskultos, prenu ankau unu au du kun vi, por ke per la busxo de du au tri atestantoj cxiu vorto estu konfirmita. Kaj se li rifuzos auskulti ilin, diru la aferon al la eklezio; kaj se li ankau rifuzos auskulti la eklezion, li estu por vi kiel fremdulo kaj impostisto" (Mateo 18:15-17).

Jesuo Kristo donis formulon de repacigxo kun pekanta frato kaj, dedukte, iu ajn alia persono kiu pekas kontrau ni. La unua pasxo en la formulo estas ke tiu kontrau kiu oni pekas devas iri al la pekanto private kaj montri al li lian kulpon. Se la pekanto akceptus sian kulpon, bone. Se li ne, tiam, la dua pasxo sekvas: engagxante la trian partion. La tria pasxo okazos se la dua pasxo malsukcesus. Je cxi tiu tria pasxo, la eklezio devas esti engagxita. Se la tria pasxo ne sukcesus, tiam, la fina pasxo: rigardante la pekanton kiel nekredanton! Je normala situacio, maskimume, la afero devus ne iri preter la dua pasxo antau ol gxi estas solvita.

Tamen, unu grava aspekto de la tuta proceso estas ke la persono kontrau kiu oni pekas devas komenci la tutan proceson. Estas multaj kialoj por cxi tio. Unue, la pekanto eble ne scias ke li faris ion malbonan. Ecx se li scius, li eble trovas gxin malfacile komenci la repacigan proceson. Due, la persono kontrau kiu oni pekas havos malbonvolon kontrau la pekanto. Cxi tio estas peko kontrau Dio (vidu: Levidoj 19:18). Trie, la rankoro estos malhelpo al la pregxoj de la persono kontrau kiu oni pekas (vidu: Mateo 5:23, 24; 6:14, 15; Marko 11:25). Kvare, la persono kontrau kiu oni pekas ne havos pacon je sia animo pro la malbonvolo kiun li havas kontrau la pekanto, kaj cxi tio eble
kondukos al sanaj problemoj.

Iu sperto kiun mi travivis nelonge konfirmis la kvaran kialon. Iu maljunulo miskomprenis min kaj akuzis min ke mi mal honoris lin. Mi estas ofendita pro la miskompreno. Mi unue decidis ne repacigxi kun li cxar li estis tiu kiu miskomprenis min. Tamen, mi ekhavis malpacon en mi. Mi kuragxigis min kaj iris al li. Post unua argumento, li komprenis min kaj la afero estis solvita. Nune, ambau ni ne havas ian malbonvolon kontrau unu la alia.

Cxu iu pekis kontrau vi? Kvankam vi estas prava, estu preta fari la unuan pasxon por repacigxi kun la persono. Se li ne akceptus sian kulpon, engagxu iun kiun vi konas ke li povas auskulti lin. Ecx se vi faras cxiujn pasxojn je la formulo kiun Jesuo Kristo priskribis supre, ankorau pardonu lin je via koro. Apostolo Paulo diris al la Kolosanoj, "Reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontrau iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankau faru" (3:13).

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Sunday, March 1, 2009

KIO AJN OKAZAS

Estimataj,

Mi ricevis tekstan mesagxon en mia portebla telefono antau kelkaj tagoj kiu similis alian sur kiu mi bazis la suban mesagxon preskau kvar jarojn antaue. Mi denove sendu tiun mesagxon:

KIO AJN OKAZAS

"Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj lau Lia intenco, cxio kunlaboras al bono" (Romanoj 8:28).

La skribinto de la libro de la Agoj de la Apostoloj kronikis multajn
eventojn kiuj okazis en la historio de la Frua Eklezio. Multaj el cxi tiuj eventoj estis al la plivastigxo de la evangelio, kaj ili elportis gloron al la nomo de Dio. Kelkaj el ili estas tiuj al kiuj ni povas aludi kiel tragedioj, dum kelkaj finigxis gxoje.

Mi ricevis tekstan mesagxon en mia portebla telefono frue unu matenon. La mesagxo estas jene angle: "Whatever you are doing, please pray for Pastor Ferdie Flores, [a] missionary in East Timor. He is going to be executed today by beating. Please forward to all Christians." ["Kio ajn vi faras, bonvolu pregxi por Pastoro Ferie Flores, misiisto en Orienta Timoro. Li estos ekzekutita hodiau per batado. Bonvolu plusendi al cxiuj kristanoj.] Dum mi legis la mesagxon, la historio de Stefano en la Agoj cxapitroj 6 kaj 7 venis en mian menson. Mi tuj bazis mian pregxon sur tiu historio ke ecx se la misiisto estos ekzekutita tiun tagon, Dio uzu gxin, kiel Li faris je Stafano, plivastigi la evangelion en la regiono. Tamen, kiam mia edzino kondukis nin post kelkaj minutoj je niaj familiaj matenaj pregxoj, sxi uzis alian historion en la sama libro de la Agoj por pregxi por la misiisto. Sxiakaze, sxi pregxis ke Dio savu la misiiston kiel Li savis Petron el la malliberejo en la Agoj 12.

Multaj aliaj homoj sendis la saman mesagxon al mi tiun tagon, signifante ke multaj kristanoj ricevis la mesagxon kaj pregxis por la misiisto, sed, mi ne scias tion kio finfine okazis al li tiun tagon.

Tamen, kio ajn okazis, mi konstatas ke Dio estis glorita je la evento. Mi povas diri kiel Paulo ke, "Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj lau Lia intenco, cxio kunlaboras al bono" (Romanoj 8:28). Kiel Dio estis glorita je la morto de Stefano kaj igis la evangelion plivastigxi al aliaj lokoj, tiel same, Li estos glorata je la versxajna morto de la misiisto kaj igos la evangelion plivastigxi en Orienta Timoro kaj aliaj lokoj en Azio. Same, kiel Dio gloris Sin savinte Petron el malliberejo je la antauvespero de lia atendita ekzekuto, kaj igis la kristanojn esti pli fortaj en iliaj atestoj de la evangelio, Dio gloros Sin savante Siajn proprulojn el afliktoj kaj persekutadoj kaj igos ilin pli fortaj en ilia kristana kredo.

Do, kio ajn okazas, via aspiro estu kiel tiu de Paulo, "lau mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankau nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo au per morto" (Filipianoj 1:20).

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Pregxaj Petoj:
1. Pregxu ke Dio estu glorata en kio ajn okazas en via vivo.
2. Pregxu ke Dio estu glorata en kio ajn okazas en via vivo. Pregxu por cxiuj kiuj alfrontas persekutadojn pro la evangelio precipe en Orienta Timoro kaj aliaj Aziaj landoj.

PS
Mi verkis studon pri cxi tiu mesagxo bazitan sur Filipianoj 1:17-30. Se vi havus intereson havi kopion de la studo, skribu rekte al mi cxe . Dio benu vin!