Saturday, March 21, 2009

CXU VI ESTAS TAUGA ESTI KUNLABORANTOJ KUN DIO?

Estimataj,

CXU VI ESTAS TAUGA ESTI KUNLABORANTOJ KUN DIO?

"Cxar ni estas kunlaborantoj kun Dio: vi estas la kultivotajxo de Dio, la konstruotajxo de Dio" (1 Korintanoj 3:9).

Unua Korintanoj 3:9 jam estas la populara cxefa versiklo de la Misia Unuigxo de la Baptistaj Virinoj de Nigxerio. Estas evidente ke la versiklo estas ne nur aplikebla al la baptistaj virinoj kiuj jam igis gxin sia slogano. Gxi estas aplikebla al cxiu kredanto je Jesuo Kristo. Tamen, kiuj estas taugaj esti kunlaborantoj kun Dio? Cxu vi vere povas diri ke vi estas kunlaborantoj kun Dio?

Estante kosmopolita eklezio je urbo plena da nemoraleco, paganismo, kaj greka filozofio, la frua eklezio en la urbo Korinto estis problemeca eklezio. Apostolo Paulo devis skribi por pritrakti cxi tiujn problemojn. Unu el la problemoj, divido en la eklezio, kondukis al la populara versiklo. Atenta rigardo de la versiklo helpos nin kompreni tion kion Paulo reale volis signifi je la versiklo kaj tial dedukti la kvalifikojn de kunlaboranto kun Dio el la cetero de la cxapitro. Estas du pronomoj je la versiklo. Kiuj estis la "ni" kaj kiuj estis la "vi"? Sendube, la korintanaj kristanoj estis la "vi". Paulo kaj Apolos estis la "ni".

Cxi tiu simpla interpreto helpos elporti la kvalifikojn de kunlaboranto kun Dio el la tuta cxapitro. Unue, kunlaboranto kun Dio devas esti spirite matura ne kiel la korintanaj kristanoj kiuj estis nuraj infanetoj je kredo pro jxaluzo kaj malpaco (versikloj 1-3). Due, kunlaboranto kun Dio devas esti Kristo-centrita, ne homoj-centrita (versiklo 4, kp. Hebreoj 12:1-2). Trie, kunlaboranto kun Dio devas esti ilo je la manoj de Dio (versikloj 5-6) kiu estos "...tauga por la Mastro, [kaj estos] pretigita por cxiu bona laboro" (2 Timoteo 2:21). Kvare, kunlaboranto kun Dio devas esti celema (versiklo 8). Kvine, kunlaboranto kun Dio devas esti zorga konstruanto (versiklo 10). Sese, kunlaboranto kun Dio devas esti la templo de Dio (versiklo 17) kiu tage prezentos "... [sian korpon] kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio" (Romanoj 12:1). Fine, kunlaboranto kun Dio devas esti preta esti "malsagxulo" (versikloj 18-20, kp. 1 Korintanoj 1:27-29).

Dio deziras, ke la homoj estu Liaj kunlaborantoj je Lia vinbergxardeno. Cxu vi estas preta esti unu el ili? Cxu vi estas tauge bazita sur la kvalifikoj por esti kunlaboranto kun Dio? Vi ne povas labori por Dio au servi Lin se vi ne havas cxi tiujn kvalifikojn. Dio benu vin!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment