Sunday, March 1, 2009

KIO AJN OKAZAS

Estimataj,

Mi ricevis tekstan mesagxon en mia portebla telefono antau kelkaj tagoj kiu similis alian sur kiu mi bazis la suban mesagxon preskau kvar jarojn antaue. Mi denove sendu tiun mesagxon:

KIO AJN OKAZAS

"Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj lau Lia intenco, cxio kunlaboras al bono" (Romanoj 8:28).

La skribinto de la libro de la Agoj de la Apostoloj kronikis multajn
eventojn kiuj okazis en la historio de la Frua Eklezio. Multaj el cxi tiuj eventoj estis al la plivastigxo de la evangelio, kaj ili elportis gloron al la nomo de Dio. Kelkaj el ili estas tiuj al kiuj ni povas aludi kiel tragedioj, dum kelkaj finigxis gxoje.

Mi ricevis tekstan mesagxon en mia portebla telefono frue unu matenon. La mesagxo estas jene angle: "Whatever you are doing, please pray for Pastor Ferdie Flores, [a] missionary in East Timor. He is going to be executed today by beating. Please forward to all Christians." ["Kio ajn vi faras, bonvolu pregxi por Pastoro Ferie Flores, misiisto en Orienta Timoro. Li estos ekzekutita hodiau per batado. Bonvolu plusendi al cxiuj kristanoj.] Dum mi legis la mesagxon, la historio de Stefano en la Agoj cxapitroj 6 kaj 7 venis en mian menson. Mi tuj bazis mian pregxon sur tiu historio ke ecx se la misiisto estos ekzekutita tiun tagon, Dio uzu gxin, kiel Li faris je Stafano, plivastigi la evangelion en la regiono. Tamen, kiam mia edzino kondukis nin post kelkaj minutoj je niaj familiaj matenaj pregxoj, sxi uzis alian historion en la sama libro de la Agoj por pregxi por la misiisto. Sxiakaze, sxi pregxis ke Dio savu la misiiston kiel Li savis Petron el la malliberejo en la Agoj 12.

Multaj aliaj homoj sendis la saman mesagxon al mi tiun tagon, signifante ke multaj kristanoj ricevis la mesagxon kaj pregxis por la misiisto, sed, mi ne scias tion kio finfine okazis al li tiun tagon.

Tamen, kio ajn okazis, mi konstatas ke Dio estis glorita je la evento. Mi povas diri kiel Paulo ke, "Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj lau Lia intenco, cxio kunlaboras al bono" (Romanoj 8:28). Kiel Dio estis glorita je la morto de Stefano kaj igis la evangelion plivastigxi al aliaj lokoj, tiel same, Li estos glorata je la versxajna morto de la misiisto kaj igos la evangelion plivastigxi en Orienta Timoro kaj aliaj lokoj en Azio. Same, kiel Dio gloris Sin savinte Petron el malliberejo je la antauvespero de lia atendita ekzekuto, kaj igis la kristanojn esti pli fortaj en iliaj atestoj de la evangelio, Dio gloros Sin savante Siajn proprulojn el afliktoj kaj persekutadoj kaj igos ilin pli fortaj en ilia kristana kredo.

Do, kio ajn okazas, via aspiro estu kiel tiu de Paulo, "lau mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankau nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo au per morto" (Filipianoj 1:20).

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Pregxaj Petoj:
1. Pregxu ke Dio estu glorata en kio ajn okazas en via vivo.
2. Pregxu ke Dio estu glorata en kio ajn okazas en via vivo. Pregxu por cxiuj kiuj alfrontas persekutadojn pro la evangelio precipe en Orienta Timoro kaj aliaj Aziaj landoj.

PS
Mi verkis studon pri cxi tiu mesagxo bazitan sur Filipianoj 1:17-30. Se vi havus intereson havi kopion de la studo, skribu rekte al mi cxe . Dio benu vin!


No comments:

Post a Comment