Sunday, March 8, 2009

ESTU PRETA FARI LA UNUAN PASXON

Estimataj,

ESTU PRETA FARI LA UNUAN PASXON

"Kaj se via frato pekos kontrau vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li auskultos vin, vi gajnos vian fraton. Sed se li ne auskultos, prenu ankau unu au du kun vi, por ke per la busxo de du au tri atestantoj cxiu vorto estu konfirmita. Kaj se li rifuzos auskulti ilin, diru la aferon al la eklezio; kaj se li ankau rifuzos auskulti la eklezion, li estu por vi kiel fremdulo kaj impostisto" (Mateo 18:15-17).

Jesuo Kristo donis formulon de repacigxo kun pekanta frato kaj, dedukte, iu ajn alia persono kiu pekas kontrau ni. La unua pasxo en la formulo estas ke tiu kontrau kiu oni pekas devas iri al la pekanto private kaj montri al li lian kulpon. Se la pekanto akceptus sian kulpon, bone. Se li ne, tiam, la dua pasxo sekvas: engagxante la trian partion. La tria pasxo okazos se la dua pasxo malsukcesus. Je cxi tiu tria pasxo, la eklezio devas esti engagxita. Se la tria pasxo ne sukcesus, tiam, la fina pasxo: rigardante la pekanton kiel nekredanton! Je normala situacio, maskimume, la afero devus ne iri preter la dua pasxo antau ol gxi estas solvita.

Tamen, unu grava aspekto de la tuta proceso estas ke la persono kontrau kiu oni pekas devas komenci la tutan proceson. Estas multaj kialoj por cxi tio. Unue, la pekanto eble ne scias ke li faris ion malbonan. Ecx se li scius, li eble trovas gxin malfacile komenci la repacigan proceson. Due, la persono kontrau kiu oni pekas havos malbonvolon kontrau la pekanto. Cxi tio estas peko kontrau Dio (vidu: Levidoj 19:18). Trie, la rankoro estos malhelpo al la pregxoj de la persono kontrau kiu oni pekas (vidu: Mateo 5:23, 24; 6:14, 15; Marko 11:25). Kvare, la persono kontrau kiu oni pekas ne havos pacon je sia animo pro la malbonvolo kiun li havas kontrau la pekanto, kaj cxi tio eble
kondukos al sanaj problemoj.

Iu sperto kiun mi travivis nelonge konfirmis la kvaran kialon. Iu maljunulo miskomprenis min kaj akuzis min ke mi mal honoris lin. Mi estas ofendita pro la miskompreno. Mi unue decidis ne repacigxi kun li cxar li estis tiu kiu miskomprenis min. Tamen, mi ekhavis malpacon en mi. Mi kuragxigis min kaj iris al li. Post unua argumento, li komprenis min kaj la afero estis solvita. Nune, ambau ni ne havas ian malbonvolon kontrau unu la alia.

Cxu iu pekis kontrau vi? Kvankam vi estas prava, estu preta fari la unuan pasxon por repacigxi kun la persono. Se li ne akceptus sian kulpon, engagxu iun kiun vi konas ke li povas auskulti lin. Ecx se vi faras cxiujn pasxojn je la formulo kiun Jesuo Kristo priskribis supre, ankorau pardonu lin je via koro. Apostolo Paulo diris al la Kolosanoj, "Reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontrau iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankau faru" (3:13).

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment