Saturday, October 3, 2009

VEKU LIN!

Estimataj,
VEKU LIN!
"Kaj Li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis Lin, kaj diris al Li: Majstro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas?" (Marko 4:38).
Jesuo Kristo sxipveturis kun la discxiploj tra la nestabila Maro Galilea dum furioza sxtormo komencigxis. Gxi estis minaco por ili kaj iliaj posedajxoj. Mi opinias ke kelkaj el ili, kiel spertaj fisxkaptistoj, provis cxiajn taktikojn uzatajn en simila situacio. Tamen oni mirdemandas, kial Jesuo Kristo estis dormanta ie en la sxipeto. Kiel Li povis dormi en tia situacio? Tamen, la discxiploj agis gxuste: ili iris veki Lin. Vekite, Li tuj parolis al la sxtormo, kaj kaj cxio serenigxis!
Kristana vivo ne estas fugxo de dangxero, sed aserto de Lia cxiama cxeesto. Kio sxtormas en via vivo? Kio minacas gxin? Cxu vi provas trovi helpon? Kvankam "…ne dormetas kaj ne dormas la gardanto [Jesuo Kristo de Siaj popoloj]" (Psalmaro 121:4), tamen, vi devas voki Lin en la cxi-momenta situacio. Li estas apud vi, sxajne dormanta. Veku Lin!
Jen kelkaj promesoj de Dio por vi:
"Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros" (Psalmaro 50:15).
"Voku al Min, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn, kiujn vi ne scias" (Jeremia 33:3).
"Kaj mi diras al vi: Petu, kaj al vi estos donate; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite. Cxar cxiu petanto ricevas; kaj la sercxanto trovas; kaj al la frapanto estos malfermite" (Luko 11:9-10).
"Kaj estos tiel, ke antaux ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraux parolantaj, kaj Mi jam auxdos" (Jesaja 65:24).
"Proksima estas la Eternulo por cxiuj, kiuj [kiujn] Li vokas, por cxiuj, kiuj Lin vokas" (Psalmaro 145:18).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu prediko estis unue dissendita je la 14- a de Marto, 2004.

No comments:

Post a Comment