Saturday, October 17, 2009

ESTAS ANKORAU ESPERO!

Estimataj,
ESTAS ANKORAU ESPERO!
"Cxar kiu trovigxas inter la vivuloj, tiu havas ankorau esperon; cxar ecx al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta" (Predikanto 9:4).
La konsilanto sidis kviete dum la viro elversxis sian animo. Estis evidente ke la viro jam perdis cxian esperon. Li ne plu sciis tion kion li faru. La viro konkludis, "Nenio faras bone por mi. Mi estas malgxoja pro vivo. Estas pli bone se mi estas mortanta ol esti vivanta senespere."
Multaj homoj estas je similaj situacioj kiel tiu seniluziigita viro. Ili preferas morti anstatau vivi cxar ili jam perdis cxian esperon. Tamen, ne gravas la situacio, estas ankorau espero. Pro tio ke estas ankorau vivo, estas espero. Ecx, se oni estas tute senespera, iomete da oportuno povas turni onian historian al gloro. Ijob, je sia dolorego, diris: "Arbo havas esperon, se gxi estas dehakita, ke gxi denove sxangxigxos, Kaj gxi ne cxesos kreskigi brancxojn. Se gxia radiko maljunigxis en la tero, Kaj gxia trunko mortas en polvo, Tamen, eksentinte la odoron de akvo, gxi denove verdigxas, Kaj kreskas plue, kvazau jxus plantita" (Ijob 14:7-9).
Kio estas via nuntempa situacio? Cxu vi jam perdis esperon je tia situacio? Cxu vi deziras ke estas pli bone se vi estas mortanta ol vivanta? La skribinto de la libro de Predikanto diris, "Cxar kiu trovigxas inter la vivuloj, tiu havas ankorau esperon; cxar ecx al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta" (9:4). Jes, al hundo vivanta estas pli bona ol al leono mortinta! Vivanta mizerulo estas pli bona al mortinta ricxulo. La kialo estas ke la vivo de la antaua povas esti plibonigita; estas neniu espero por la posta ecx je lia multekosta tombo.
Ne gravas via situacio, kiam estas vivo, estas espero. Ecx, je evidenta senespera situacio, Jesuo Kristo rememorigis Marta-n, "Cxu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?" (Johano 11:40). Sxi ja vidis tiun gloron. Je via sxajna senespera situacion, estas ja ankarau espero!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment