Saturday, October 24, 2009

CXU VI HAVAS SPIRALAJN RISORTOJN?

Estimataj,
CXU VI HAVAS SPIRALAJN RISORTOJN?
"Nur estu forta kaj tre kuragxa, penante agi lau la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne deklinigxu de gxi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu cxie, kien vi iros. Cxi tiu libro de la instruo ne forigxu de via busxo, sed meditu pri gxi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu cxion, kio estas skribita en gxi; cxar tiam vi havos felicxon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson" (Josxua 1:7-8).
La projektantoj de diversaj specoj da veturiloj, aviadiloj kaj similaj faras kasxitajn aparatojn kiuj estas fiksitaj al la pneuoj de veturiloj por absorbi vibrojn kauzitajn de la neegaleco de la suprajxo de vojo. Cxi tiuj aparatoj estas nomitaj spiralaj risortoj. Neniu gxuas veturadon je ia veturilo kun neniu au malbona spiralaj risortoj. Ecx je glataj kaj bonaj vojoj, cxi tiuj aparatoj ankorau estas gravaj partoj de veturilo.
La mondo estas plena da neegaleco kaj neglataj vojoj. Nur "spiralaj risortoj" povas absorbi la "vibrojn" kauzitaj de neegaleco kaj neglataj vojoj de vivo. Cxi tiuj spiralaj risortoj estas taugaj kompreno kaj apliko de la vortoj de Dio dum la vibroj de vivo estas spertoj de vivo inkluzive la bonajn kiel sukceso, abundo, ofico de autoritato, kaj la malbonaj kiel afliktoj, suferado, persekutado, kaj similaj. 
Bedaurinde, multaj homoj estas indiferentaj al cxi tiuj spiralaj risortoj kaj cxi tio jam farigxis ilia ruinigo. Iu bona ekzemplo de tiuj homoj estis Regxo Salomono. Pro sia abundo, li ne obeis la vortojn de Dio skribitajn en la Legxo de Moseo (Readnomo 17:16-20) kaj ecx tiujn kiuj li rekte audis de Dio due (1 Regxoj 3:14; 9:3-9). Cxi tio kauzis lin peki kontrau Dio, kaj la Eternulo estis kolera kontrau li kaj sxiris la regnon de Izraelo de li kaj donis gxin al unu el liaj subuloj (vidu: 1 Regxoj 11). Jesuo Kristo estis diferenta. Li povis kontraubatali la tentojn de la Diablo per la vortoj de Dio (vidu: Mateo 4:1-11).
Cxu vi havas spiralajn risortojn por absorbi la vibrojn de vivo? Kiel bonaj ili estas? Kiel sciebla vi estas je la vortoj de Dio? Cxu vi meditas je ili ofte? Cxu vi havas taugan komprenon de ili? Cxu vi aplikas ilin al via cxiutaga vivado? La Psalmisto diris, "En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antau Vi" (119:11).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment