Saturday, January 17, 2009

NE AKCEPTU LA BONON!

Estimataj,

NE AKCEPTU LA BONON!

"Kaj Abraham diris al Dio: Ho, ke Isxmael vivu antau vi!" (Genezo 17:18).

Iu internacia parolanto, John L. Mason, verkis iun libron titolitan angle "An Enemy Called Average" (esperante: "Malamiko nomita Mezo"). Je la kovra pagxo de la libro, li diris, "Don't settle For An Average Life - God Wants To Launch You Past The Middle To The Top." (Esperante: "Ne akceptu Mezan Vivon - Dio Volas Lancxi Vin Preter la Mezon al la Supro.") La finaj vortoj de la autoro de la libro interalie estas, "Estu la tuta persono kiun Dio vokis vin esti. Ne akceptu ion ajn malpli."

Kvazau ke la autoro de la libro pensis pri Abraham kiam li elektis la titolon de la inspiriga libro. Dio vokis Abrahamon el liaj parencoj por fari lin patro de multaj popoloj (vidu: Genezo12:1-3). Dio promesis beni lin grande kaj igi liajn idojn multaj kaj grandaj (vidu: Genezo 15). Tamen, li ne havis infanojn. Li ecx jam konkludis je sia menso ke iu servisto heredus cxiujn liajn posedajxojn kaj la benojn de Dio! Dio certigis lin ke iu filo kiu elirus el lia internajxo, estos lia heredanto (vidu: Genezo 15:1-4). Kiam Dio ne plenumis la promeson frue, Abraham kaj sia edzino penis helpi Dion. Ili havis iun filon per Hagar, iu servistino (vidu: Genezo 16). Tamen, Dio insistis ke la promesita filo elirus per Sara (vidu: Genezo 17:15-16). Abraham opiniis ke tio estis sxerco kaj sugestis al Dio estu kontenta kun la bono kiun li (Abraham) helpis al Dio alpreni (vidu: Genezo 17:17-18). Li jam akceptu la bonon. Tamen, Dio insistis fari la plej bonon por li (vidu: Genezo 17:19).

Multfoje, ni ankau akceptas la bonon kiun ni havas kaj pregxas ke Dio benu gxin dum Dio planas la plej bonon por ni. Iu sentenco estas jene: "La tempo de Dio estas la plej bono." Tamen, multaj el ni preferas la bonan tempon kiun ni havas au kiun ni pripensas ol la plej bonan tempon de Dio. Tio ne estu tiel! Ni devas lerni kiel atendi la plej bonan tempon kaj la plej bonajxojn de Dio por ni. Ni ne devas akcepti la bonon au la mezon, sed la plej bonon.

Kion vi atendos de Dio? Cxu sxajnas ke gxi okazos malfrue? Cxu vi penas akcepti la bonon kiun vi havas nuntempe? La plej bono de Dio okazis je la vivoj de Abraham kaj Sara kiam ili ne atendis gxin (vidu: Genezo 21:1-7). Via plej bono ankau estos plenumita je la nomo de Jesuo. Amen. Sed, ne akceptu la bonon!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment