Saturday, January 3, 2009

LA ETERNULO PLIBONIGOS VIAN VIVON

Estimataj,

LA ETERNULO PLIBONIGOS VIAN VIVON

"Cxiu valo levigxu, kaj cxiu monto kaj monteto malaltigxu, kaj la malebenajxo farigxu ebenajxo, kaj la montaro farigxu valo. Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj cxiu karno kune vidos, ke la busxo de la Eternulo parolis" (Jesaja 40:4-5).

Denove, mi deziras al vi felicxan kaj prosperan novjaron (2009). Mi bazu mian unuan predikon por la jaro sur la pregxoj (adapto de Jesaja 40:4-5) kiujn mi dissendis je la unua tago de la jaro.

Oni jam interpretis cxi tiujn profetajn dirajxojn de Jesaja multerimede. Kelkaj interpretas kaj aplikas ilin al la Izraela popolo kiu estis tiam en spirita dezerto. Aliaj komprenas ilin kiel aludon al Johano la Baptisto kiu venis por prepari la vojon por la Mesio. Ankorau, aliaj aplikas cxi tiujn dirajxojn al la estonto kiam Jesuo Kristo venos por regi sur la tero. Kiun ajn interpreton oni adoptas, la dirajxoj ne estas lauvortaj, sed figuraj.

En la Anktiva Oriento, regxoj sendis heraldojn antau si je vojagxo por forigi obstaklojn, fari digvojojn sur valoj, kaj malaltigi montetojn. Oni faris cxi tion por glatigi la vojojn kie la regxoj pasos. Estas kiel fari seriozan preparon por grava vizitanto. Cxi tiu preparo malkasxos la gloron de Dio kiu estos manifestita al cxiu karno. Cxi tio certe plenumigxos cxar Dio jam diris gxin, kaj tion kion Li jam diris Li faros, kaj tion kion Li jam parolis Li plenumos.

Cxi-novjare, la Eternulo glatigos vian vivon. Li glorigas Sin je via vivo gxis homoj malproskimaj kaj apudaj vidos gxin kaj laudos Lin pro tio kion Li faros je via vivo. Kielmaniere vi volas ke cxi tio plenumigxu? Li faros gxin cxar Li jam diris gxin! Tamen, vi devas cedi vin al Lia glatigo. Vi devas kunlabori kun Li. Li plibonigos vian
vivon je la nomo de Jesuo. Amen.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment