Sunday, January 11, 2009

DECIDU ESTI DIFERENCA!

Estimataj,

DECIDU ESTI DIFERENCA!

"Kaj Hxanohx vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li Metusxelahx. Kaj Hxanohx iradis kun Dio, post kiam naskigxis al li Metusxelahx, tricent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj. Kaj la tuta vivo de Hxanohx estis tricent sesdek kvin jaroj. Kaj Hxanohx iradis kun Dio; kaj li malaperis, cxar Dio lin prenis" (Genezo 5:21-24).

"La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankau la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj" (Efesanoj 4:17).

Genezo Cxapitro Kvina estas unu el la enuigaj cxapitroj en la Sankta Biblio. Gxi enhavas la liston de homoj kiuj vivis kaj mortis por nenio spektakla. Je la listo estas la historio de iu viro kiu estis diferenca-Hxanohx. Li vivis dum la plej mallonga tempo en la listo, sed li vivis kun celo, kaj la kronikistoj de la Sankta Biblio rekonis gxin. Due je la malpli ol kvin verskiloj kiujn oni dedicxis al li, estas kronikite ke li iradis kun Dio dum la plimulto de sia vivo. Iu komentanto de la Biblio diris jene: "[Hxanohx] iradis je la nomo kaj timo de Dio, lau Lia volo, je cxiuj ordonoj kaj legxoj de la Eternulo tiam konataj; li iradis per kredo je la promesoj de Dio, kaj je la vido de la Mesio, la promesita semo; li iradis honeste kaj sincere, kiel je la vido de Dio; li havis intiman komunikadon kun Li...." Je la Sankta Biblio, alia frazo por "por iradi" estas "por vivi."

Hxanohx diferencigis sin de la aliaj homoj en la listo per vivado por Dio. Dio repagis lin Liamaniere. La naturo de la repago jam farigxis temo de debato inter kleruloj pri la Biblio. Tamen, tio kio gravas cxi tie estas ke Dio notis la diferencon de Hxanohx kaj repagis lin pro gxi.

Dio sercxas homojn kiuj diferencigos sin je cxi tiu perversa mondo kiuj iradas kun Li. Li volas homojn kiuj decidos iradi au vivi je Liaj timo kaj volo, iradi kaj vivi je Liaj ordonoj kaj legxoj, iradi kaj vivi per kredo kaj tuta fido je Li, iradi kaj vivi honeste kaj sincere, iradi kaj vivi je intima komunikado kun Li. Li estas preta repagi tiajn homojn laue. Cxu vi estos unu el tiaj homoj? Cxi-jare, decidu esti diferenca!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment