Saturday, December 21, 2019

PACA NOKT', SANKTA NOKT'!

Estimataj, PACA NOKT', SANKTA NOKT'! " Kaj [Maria] naskis sian unuan filon, kaj sxi cxirkauvindis lin kaj kusxigis lin en staltrogon, cxar ne estis loko por ili en la gastejo. Kaj en tiu sama regiono estis pasxtistoj, kiuj kamplogxis kaj nokte gardis sian gregon" (Luko 2:7-8). Sendube, unu el la plej amataj kaj plej kantataj himnoj dum kristnaska sezono estas "PACA NOKT', SANKTA NOKT'!" [STILLE NACHT]. Kvankam tre romantikigita, la rakonto de la himno estas unu el la plej amindaj kaj daurantaj en kristana himnaro. Joseph Mohr (1792-1848) verkis la himnon en la germana. Cirkonstancoj kunvenigis Mohr (kiu estis katolika pastro kun humila fono) kaj Franz Gruber (1787-1863) (orgenisto ankau de humila fono) kiel amikoj. La himno estis verkita cxar Mohr bezonis kanton por diservo. Mohr verkis poemon antau kelkaj jaroj. Li alportis la poemon al Gruber, kiu tuj muzikigis gxin. Tiun vesperon en 1818 cxe Noktomeza Meso, Gruber gvidis la parokanaron en Sankta Nikolao (sia pregxejo) en la unua prezento de " PACA NOKT', SANKTA NOKT'!" Kvankam la populara himno trairis diversajn versiojn (ecx en Esperanto!), cxar gxi estas vaste tradukita al multaj lingvoj el sia originala germana versio, tamen la esenco de la himno kaj kio inspiris la verkiston por verki la himnon estas ankorau konservitaj en la diversaj versioj de la himno. Lau historio, Joseph Mohr komence verkis la poemon, kiu poste estis muzikita, kiam li mediteme cxirkaupasxis sur monteto kaj li rigardis malsupren sur la pacan negxkovritan vilagxon. La scenaro memorigis lin pri trankvila kaj hela paca nokto, kaj la mirindajxo de tenera kaj milda novnaskita Infano naskita de virgulino kiel rakontite en Luko 2. Li pripensis la pasxtistojn, kiuj tremis antau la vidado de angxeloj, kiuj alportis la novajxon de la Kristo la Savanto, kiu naskigxis kaj kantis " Haleluja al nia Regxo." La paca kaj sankta nokto malkasxis la Filon de Dio per brilegaj radioj de Lia sankta vizagxo kun Lia naskigxo alportante la tagigxon de la elacxetanta graco. Joseph Mohr finis sian pripensadon per alvoko al homoj, ke ili nun aligxu al la angxeloj por kanti, "Kristo la Savanto naskigxis por ni!" Jes! "Kristo la Savanto naskigxis por ni!" Li naskigxis je "...la pleneco de la tempo... por reacxeti tiujn, kiuj estas sub la legxo, por ke ni ricevu la filadopto " (Galatoj 4:4-5). Tio estas cxiama novajxo. La evento festas cxiun jaron kun la nomo "Kristnasko". Sendepende de via vidpunkto pri la festo, la okazajxo de la naskigxo de Jesuo en tiu paca kaj sankta nokto devus havi eternan diskonigon en via vivo. “[Jesuo Kristo] venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio” (Johano 1:11-13). Cxu vi jam kredis je Lia nomo? Cxu vi jam estis elacxetita per Lia sango? Mi deziras al vi Felicxan Kristnaskon kaj Felicxan Novjaron (2020) anticipe. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke la alveno de Jesuo Kristo en tiu paca kaj sankta nokto havu eternan donacon al via vivo.

No comments:

Post a Comment