Saturday, December 7, 2019

LA MISTERO DE LA NASKO DE JESUO KRISTO

Estimataj, LA MISTERO DE LA NASKO DE JESUO KRISTO "Cxar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco" (Jesaja 9:6). Ni estas en alia kristnaska festo! Gxi estas festo apartigita rememorigi la naskon de nia Savinto kaj Sinjoro Jesuo Kristo antau du mil jaroj. La festo estas unu el la plej celebrataj festoj tra la mondo. Estas multaj debatoj por kaj kontrau la festo. Kelkaj diras ke la festo havas idolanan deveno. Aliaj prave observas ke la 25-a de decembro ne povis esti la naskodato de Jesuo Kristo. Multaj homoj kiuj celebras gxin dedicxas la feston al la naskigxo de Jesuo Kristo. Tamen, ne gravas via opinio pri la festo, cxu vi iam pripensis la misteron de la nasko de Jesuo Kristo? Kio estis speciala je Lia nasko? La Infano kiu estis naskita en Betlehem de la Virgulino Mario estas la Regxo de regxoj. La Filo kiu estis donita al ni estas la Kreinto de la cxieloj kaj la tero. Kiel la Potenca Dio, Li estas tiel potenca ke Li ne bezonis ian ajn helpon porti la regadon de cxi tiu mondo sur Lia sxultro. Li estis naskita kiel ordinara nove naskita infano, sed Li estas la Patro de Eterneco. Li estas la Mirinda Konsilisto kaj Princo de Paco. La nasko de cxi tiu speciala Infano alportis lumon, pacon kaj gxojon al la vivoj de multaj homoj precipe homoj kiuj fidas tute al Li. Li regas je iliaj vivoj nuntempe. Sed Li regos sur la tuta universo iun tagon kiam Lia regno estos senfina. Ne gravas cxu vi kredas je la festo de Kristnasko de Jesuo Kristo au ne. Tio kio gravas estas: cxu vi jam spertis la lumon, pacon kaj gxojon kiujn Jesuo Kristo alportis al cxi tiu mondo? Cxu vi havas Liajn enajn pacon kaj gxojon? Cxu vi partigas cxi tiujn lumon, pacon kaj gxojon kun aliaj homoj? Cxu vi briligas Lian lumon al la mallumo de la mondo? Cxu vi regos kun Li kiam Li finfine starigos Sian eternan regnon sur la universo? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi reale spertu la lumon, pacon kaj gxojon kiujn Jesuo Kristo alportis al cxi tiu mondo.

No comments:

Post a Comment