Saturday, March 17, 2018

VI BALDAU REFORTIGXOS!

Estimataj, VI BALDAU REFORTIGXOS! "Arbo havas esperon, se gxi estas dehakita, ke gxi denove sxangxigxos, kaj gxi ne cxesos kreskigi brancxojn. Se gxia radiko maljunigxis en la tero, kaj gxia trunko mortas en polvo, tamen, eksentinte la odoron de akvo, gxi denove verdigxas, kaj kreskas plue, kvazau jxus plantita" (Ijob 14:7-9). La Joruboj havas multajn pensigemajn dirajxojn. Antau nelonge, unu el tiaj dirajxoj venis en mian penson. Jen gxi: "Ti eni ti o be igi ni o ju, igi yo ruwe." [Lauvorte, tiu kiu faligis arbon devas esti hontoplena cxar la arbo baldau denove verdigxos.] La supra citajxo el la Sankta Biblio konfirmas la joruban dirajxon. Tamen, venis en mian penson ke la tiel nomata arbo spertos ian periodon. Cxi tiu sxangxa periodo estas gxenerale ne placxa cxar la arbo provas adaptigxi al la nuna situacio. Tamen, siatempe, gxi reakiros siajn plenajn forton kaj belon kaj ecx produktos fruktojn. Multaj homoj ankau jam estis "faligitaj" de aliaj homoj iamaniere. Tio eble estas per trompado, fraudo, friponado, rabado, maldungado je laborejo, neado de justajxo, kaj similaj. Sendube, la persono kiu estas "faligita" travivos ian emocian traumaton. Li eble kulpigas tiun kiu "faligis" lin. Li eble kulpigas sin pro sia sufero. Li ecx eble kupigas Dion pro permeso de la malfelicxo. Tia persono eble permesas al la sufero blindigi lin de la vido de aliaj rimedoj de progreso. Tamen, tia homo ja refortigxos baldau. Je la sento de la odoro de akvo, li denove verdigxos kaj kreskos plue, kvazau jxus plantita kaj produktos fruktojn. Cxu via "arbo estas faligita"? Kian traumaton vi travivos nuntempe? Kiel vi reagas al la sufero? Cxu vi kulpigas vin au la personon kiu "faligis la arbon"? Cxu vi kulpigas Dion? Ne kulpigu iun ajn! Fokusu al Dio! Fidu al Li. Malfermu viajn okulojn por aliaj oportunoj. Via "arbo denove verdigxos" kaj produktos fruktojn! Vi baldau refortigxos. Apostolo Paulo diris al la Korintanoj, "Pro tio ni ne senkuragxigxas; sed kvankam nia ekstera homo kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago. Cxar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj" (2 Korintanoj 4:16-18). Vi ja baldau refortigxos! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la graco povi fidi al Dio gxis vi refortigxos el ia ajn malsuceso kiun vi eble trapasas.

No comments:

Post a Comment