Saturday, March 31, 2018

MORTO ESTAS VENKITA, HALELUJA!

Estimataj, MORTO ESTAS VENKITA, HALELUJA! "Sed kiam cxi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj cxi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumigxos la skribita diro: La morto forglutigxis en venko. Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo" (1 Korintanoj 15:54-55). Unu el la ne-tiel popularaj himnoj de la resurekto de Jesuo Kristo estas la angla himno titolita “DEATH IS CONQUERED, HALLELUJAH!” [esperante: "MORTO ESTAS VENKITA, HALELUJA!"] verkita de William Edie Marks, kiu naskigxis en julio 1872 kaj mortis la 20-an de novembro 1954. George C. Hugg eldonis la himnon en 1890 en "Festo Chimes". La himno eble ne estas populara kiel multaj aliaj himnoj ofte kantataj dum Pasko, tamen, gxiaj 3-strofaj versoj estas tre konsolaj. La himno komencigxas per la voko vekigxi kaj kanti cxar Jesuo Kristo levigxis de la tombo. Cxar la morto estas venkita per Lia resurekto, ni havas iun esperon iam: ni forkuros el la malluma malliberejo de la morto. Cxar Li prisxtelis la morton de gxia teruro, cxiu timo foriris de ni por cxiam. Cxar Li estas la espero de nia savo, cxiu lando kaj cxiu nacio devas nun aligxi en la kanto de jubilo. Morto estas venkita, haleluja! Kristo levigxis. Cxi tiu himno reehxas la bibliajn verojn pri la venko de Jesuo Kristo super morto per Lia resurekto. Kiam la romaj soldatoj krucumis Jesuon Kriston, kaj Li mortis sur la kruco, la morto kaj la diablo kredis, ke ili konkeris la Fonton de vivo (komparu: Agoj 3:15). La tiam establita autoritato ecx provis gardi Lian tombon, por ke ne ekzistu ia formo de revivigxo au sxtelado de Lia mortinta korpo (vidu: Mateo 27:62-66). Lau homo, ne plu estas espero. Ijob ecx diris: "Kiam homo mortas, cxu li poste povas revivigxi?" (Ijob 14:14). Ne mirinde, la discxiploj de Jesuo Kristo enfermis sin en cxambron seniluziigxintaj, ke ilia Mesio foriris, kaj trovis malfacile kredi Lian resurekton (vidu Luko 24:11). Tamen Jesuo Kristo mortis kaj estis enterigita, iris al la tombo por proklami la spiritojn en malliberejo (vidu: 1 Petro 3:18-19), kaj revivigxis en la tria tago per tio venki morton, la diablon kaj liajn kohortojn! Mateo 28:2-4 klare priskribis kiel Li levigxis kaj kiel la gardistoj, kiuj gardis Lian tombon, farigxis kiel mortintoj. Apostolo Paulo deklaris: "La morto forglutigxis en venko. Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo" (1 Korintanoj 15:54-55). Morto estas venkita, haluluja! La implikajxo de cxi tio estas, ke cxiu vera kredanto je Kristo ankau havas la venkon super peko, morto kaj diablo (vidu: Ijob 19:25; Johano 11:25-26; Romanoj 6:4-5, 8-11; 8:11: 1 Korintanoj 6:14; 15:21-22, 57; Koloseanoj 1:27; 1 Petro 1: 3-4). Jen vivanta espero - espero de gloro! (vidu: Koloseanoj 1:27; 1 Petro 1:3). Morto estas venkita, haleluja! Cxu vi havas la certigon pri tio, se vi mortos hodiau? Festo de Pasko estos sensenca se vi ne havas cxi tiun certigon. Felicxan Paskan Feston! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi certigxu pri la venko de Jesuo Kristo super morto en via vivo.

No comments:

Post a Comment