Saturday, February 3, 2018

LA MANGXAJXO DE IU...

Estimataj, LA MANGXAJXO DE IU... "Cxar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsagxeco; sed por ni, la savatoj, gxi estas la potenco de Dio" (1 Korintanoj 1:18). Iu dirajxo estas jene: "La mangxajxo de iu estas la veneno de alia." La dirajxo estis realajxo multfoje je mia reta servo. Multaj homoj estas felicxaj ke ili renkontigxas kun la servo dum multaj estas pretaj krucumi min, se eble, pro la servo. Dum multaj alte valorigas iun predikon, kelkaj vidis ion malbona en la prediko, dum kelkaj restas indiferentaj al tia prediko. La evangelio jam savis multajn animojn. Pliaj kaj pliaj animoj estas benitaj diversafoje de gxi cxiutage. Efektive, "gxi estas la potenco de Dio al savo por cxiu, kiu kredas [en la Sinjoro Jesuo Kristo]" (Romanoj 1:16). Tamen, estas multaj homoj kiuj estas malamikaj al gxi. Tiaj homoj ne imagas ke Dio povis malplenigi Sin por savi homaron (vidu: Filipianoj 2:5-8). Ili ne estas pretaj akcepti la planon de Dio por homo. Tamen, cxu ili akceptas gxin au ne, nenio povas sxangxi la planon. "Cxar ni cxiuj devos elmontrigxi antau la tribunala segxo de Kristo, por ke cxiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, lau siaj faritajxoj, cxu bonaj au malbonaj" (2 Korintanoj 5:10). Ecx cxi tio estas aplikebla al aliaj aferoj kiujn homoj faras au diras. Estas homoj kiuj estas pretaj akcepti tiajn agojn au vortojn cxu bonajn au malbonajn, kaj estas homoj kiuj malakceptas au kontrauas la agojn au vortojn. Kiel estas ardaj subtenantoj de iu kauzo, tiel ankau estas antagonistoj de la sama kauzo. La mangxajxo de iu ja estas la veneno de alia. Kion vi faras kiam sxajnas ke kelkaj homoj kontrauas au kritikas? Cxu vi estas konvinkita je vi ke vi estas kondukita de Dio fari tiajn ajxojn? Se jes, ne atentu ian formon de kontraustaro. Daurigu la bonan kauzon. Kelkaj homoj estas benitaj de gxi malgrau la sxajna kontraustaro. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi estu movita per la ago/reago/neago de homo al tio kion vi faras kondicxe ke vi faras gxin por la gloro de Dio.

No comments:

Post a Comment