Saturday, January 27, 2018

NE PRIDUBU DION!

Estimataj, NE PRIDUBU DION! "Kaj Moseo diris: El sescent mil piedirantoj konsistas la popolo, en kies mezo mi estas; kaj Vi diras: Mi donos al ili viandon, ke ili mangxos dum tuta monato! Cxu oni bucxu por ili sxafojn kaj bovojn, por ke suficxu por ili? au cxu cxiujn fisxojn de la maro oni kolektu por ili, por ke suficxu por ili? Tiam la Eternulo diris al Moseo: Cxu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, cxu plenumigxos al vi Mia vorto, au ne" (Nombroj 11:21-23). Moseo estis en kriza situacio dum li kondukis la popolon Izraelan al la Promesita Lando. Malgrau la mirakla manao, la popolo ekploris pri aliaj mangxajxoj kiujn iam ili mangxis kiam ili estis en servuto en Egiptujo. Moseo estis tiel dronigita per cxi tiu peto ke li ecx petis de Dio mortigi lin! (vidu: Nombroj 11:15). Tamen, la Eternulo estis preta fari du aferojn por Moseo: unue, sanktigi aliajn homojn kiuj portos la sxargxon de la popolo kun li; kaj due, provizi viandon kiun la tuta popolo mangxus dum unu monato. Moseo ne havis problemon kun la unua solvo, sed li ne povis kredi la duan. Li esprimis sian dubon tuj. Tamen, Dio demandis de Moseo unu el la recertigaj demandoj pri Sia potenco: "Cxu la brako de la Eternulo estas tro mallonga?" (versiklo 23. Vidu ankau similajn demandojn en Genezo 18:14; Jesaja 50:2; 59:1; Mihxa 2:7; Zehxarja 8:6). Dio fine faris tion kion Li promesis malgrau la dubo de Moseo (vidu: Nombroj 11:31, 32). Mi miras kial Moseo povis dubi pri la vortoj de Dio post kiam Dio jam montris Sin al li kaj la popolo Izraela je multaj okazoj. Sed, tio estas kiel ni ankau pridubis Dion multfoje. Ni estas tiel dronigitaj per nia situacio ke ni ne memoras ke la potenco de Dio estas pli alta kaj pli granda ol nia situacio. Ni estas tre problemo-konsciaj kaj metas Dion en la antauon. Ecx kiam Li recertigas nin pri Siaj cxeesto kaj potenco por savi nin el nia necerta situacio, ni inklinas dubi pri Li. Kio estas via nuntempa situacio? Cxu vi estas tiel dronigita per la situacio ke vi jam perdis cxiun esperon? Cxu vi kredas ke Dio estas pli granda ol via situacio kaj Li povas savi vin el gxi? Ne dubu Dion! Se vi kredus, vi vidos la gloron de Dio (vidu: Johano 11:40). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la graco ne pridubi Dion ecx kiam vi trovus vin en necerta situacio.

No comments:

Post a Comment