Saturday, December 31, 2016

NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2017

Estimataj, NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2017 Bonan Novjaron (2017). Laudu la Eternulon cxar vi povas vidi alian jaron. Opeyemi (mia edzino), Boluwatife, IfeOluwa, Michael, Abraham (miaj infanoj) kaj mi bonvenigas vin al cxi tiu Novjaro per cxi tiuj profetaj pregxoj adaptitaj de Psalmo 27:1-6. Je cxi tiu nova jaro: - Cxar la Eternulo estos via lumo kaj via savo, kaj la rifugxo kaj forto de via vivo, vi havas nenion por timi; - Malbonfarantoj provos batali kontrau vi, ili ne sukcesos;- Vi kuragxe triumfos super cxiu malfacilajxo; - La Eternulo kasxos vin en Sia tendo, levos vin kaj farigos vin kanti laudojn al Li je cxi tiu jaro je la nomo de Jesuo. Amen. Felicxan kaj prosperan Novan Jaron! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro), Baptist Building, Oke Bola, PMB 5113, Ibadan 200001, Nigxerio +2348055159591 http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/ http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/ https://www.facebook.com/PastorBayoAfolaranmi (Facebook Fan Page) https://www.facebook.com/pastorbayo.afolaranmi.1 https://www.facebook.com/groups/SpiritaNutrajxo/ https://twitter.com/spiritualdigest

Saturday, December 24, 2016

"CXAR CXE DIO NENIO ESTAS NEEBLA"

Estimataj, "CXAR CXE DIO NENIO ESTAS NEEBLA" "Cxar cxe Dio nenio estas neebla" (Luko 1:37). Unu el la eternaj veroj en la rakonto de la naskigxo de Jesuo Kristo estas la fakto ke nenio estas neebla por Dio au estas nenio, kion Dio ne povas fari, krom tio, ke Li decidas ne fari. La Virgulino Maria nature trovis malfacile kredi la anoncon de Angxelo Gabrielo, ke sxi naskos filon, dum sxi daure estis virgulino. Sxi demandis de la angxelo kiel tio povus esti. La angxelo diris al sxi ke tio estus la faro de la Sankta Spirito, kiu venos al sxi kaj la potenco de Dio kiu venos super sxi. Por konfirmi tiu sxajne neeblon kio baldau estigxis ebleco, la angxelo menciis Elizabeton, maljunulinon kiun homoj (inkluzive de sxia edzo) supozis jam ne povi esti graveda, sxi estis tiutempe ses monatojn graveda. La angxelo tiam emfaze finis sian profetajxon per dirajxo, "Cxar cxe Dio nenio estas neebla" (Luko 1:37). Maria kredis la angxelon kaj asertis la profetajxon. La resto estas historio. Estas facile akcepti Dion kiel Dion de ebloj cxar Li nature faras tion cxiutage. Tamen, estas malfacile kredi Lin kiel Dion de neeblajxoj cxar ni apenau notas Liajn agojn turni neeblajxojn al eblajxoj. Multaj verskiloj de la Sankta Biblio atestas la fakton ke Dio povas fari cxion. Konsideru cxi tiojn: "Cxu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? Nun vi vidos, cxu plenumigxos al vi Mia vorto, au ne" (Nombroj 11:23). "La malricxuloj kaj senhavuloj sercxas akvon, sed gxi ne trovigxas; ilia lango sekigxas de soifo. Mi, la Eternulo, auskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin. Sur nudaj montetoj Mi malfermos riverojn kaj meze de valoj fontojn, dezerton Mi faros lago da akvo kaj sensukan teron fontoj de akvo. En dezerto Mi aperigos cedron, akacion, mirton, kaj olivarbon; Mi starigos en stepo cipreson, abion, kaj bukson kune; por ke cxiuj vidu kaj eksciu kaj rimarku kaj komprenu, ke la mano de la Eternulo tion faris kaj la Sanktulo de Izrael tion kreis" (Jesaja 41:17-20). "Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi kreis la cxielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi" (Jeremia 32:17). "Cxe homoj tio estas neebla, sed cxe Dio cxio estas ebla" (Mateo 19:26; Luko 18:27). "Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni povas peti au pensi, lau la potenco, kiu energias en ni, estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo gxis cxiuj generacioj por cxiam kaj eterne. Amen" (Efesanoj 3:20-21). Krom cxi tiuj kaj multaj aliaj atestoj en la Sankta Biblio kaj la ekzemploj de la Virgulino Maria kaj la maljuna Elizabeto en kiuj Dio pruvis ke nenio estas neebla por Li, estis multaj kazoj en la Biblio. La historio de Abraham kaj Sara, kiuj naskis Isaakon en siaj maljunecoj asertis la fakton ke nenio estas neebla por Dio (vidu: Genezo 17, 18, 21). Kiam Simon Petro vidis Jesuon Kriston irante sur la akvo, li ne povis kredi gxin. Tamen, li petis ke li ankau faru tion saman. Li faris, kvankam li komencis enprofundigxi kiam li perdis fokuson, sed Jesuo Kristo savis lin (vidu: Mateo 14: 22-32). Nenio estas ja neebla al Dio! La implikoj de cxi tio estas ke se vi volu ke Dio pruvu Sian potencon super neeblajxojn en via vivo, tiam estu preta fari cxi tiojn: submetigxu vi mem al Dio; kredu al Dio; estu preta por provoj de via fido; prenu iniciaton; estu preta lerni de Dio kaj okazajxoj cxirkau vi; kaj fine spertu ke Dio faras la neeblan! Kiel cxi tiu jaro finigxas kaj kiel vi intencas komenci alian jaron, kio estas la sxajne neeblajxoj en via vivo? Kredu ke nenio estas malebla por Dio kaj vi spertos la gloron de Dio (kp: Johano 11:40). Mi deziras al vi Felicxan Kristnaskon kaj Bonan Novjaron (2017) antaue. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Eternulo, faru la neeblan en mia vivo antau la fino de cxi tiu jaro! PS Se vi volus lerni pli pri farado de neeblajxoj kaj sperti la Dion de neeblajxoj, sendu retmesagxan peton al mi cxe spiritualdigest@yahoo.com pri mesagxo kiun mi titolis "FARANTE LA NEEBLAN". Dankon.

Saturday, December 17, 2016

KRISTNASKOFESTO SEN KRISTO

Estimataj, KRISTNASKOFESTO SEN KRISTO "Kaj sxi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj" (Mateo 1:21). Mi venis hejmen de mia laborejo tiutage kiam mi vidis lokon plenan de festo. Iu biera firmao organizis Kristnaskan spektaklon. Biero kaj tiaj specoj de alkoholajxoj estis senpagaj por cxiu kiu cxeestis la spektaklon. La loko estas plena de gejunuloj kaj kelkaj gemaljunuloj kiuj venis por gxui la spektaklon. Estis neniu loko por Kristo – la kialo por Kristnaskofesto – en la spektaklo cxar gxi estis organizita por propagandi la produktajxojn de la biera firmao. Dum mi preterpasis la lokon, mi pensis en mi pri cxiuj cxi tiuj amuzajxoj kiuj kutime akompanas la sezonon de Kristnaskofesto. Kial ni faras cxiujn cxi tiujn amuzajxojn? Cxu ili estas cele por Jesuo Kristo? Cxu ni ne sxangxis la sezonon al sezono por kontentigi niajn egoismajn dezirojn? Estas bone ke iu sezono de la jaro estas konservita por celebri Lian naskon. Cxu ni reale atendis Jesuon Kriston kiu estas la kialo por Kristnaskofesto? Ne celebru cxi tiun Kristnaskofeston sen Jesuo Kristo. Li venis por savi nin. Paulo diris, "[Jesuo Kristo] donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj" (Tito 2:14). Cxu vi estas savita de Li? Kiel vi celebras cxi tiun Kristnaskofeston, pensu pri kiel vi kondukos aliajn al la savanta scio de Jesuo Kristo por ke ili ankau ne festu Kristnaskofeston sen Kristo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Jesuo Kristo, helpu al mi ne celebri cxi tiun kristnaskofeston sen Vi.

Saturday, December 10, 2016

KION VI FARAS SEKRETE?

Estimataj, KION VI FARAS SEKRETE? "Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion la plejagxuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, cxiu en sia cxambro de pentrajxoj? Cxar ili diras: La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon. Kaj Li diris al mi: Vi denove ankorau vidos grandajn abomenindajxojn, kiujn ili faras" (Jehxezkel 8:12-13). Kelkaj homoj de Judujo jam estis deportitaj al Babilono pro pekoj de la popolo. Malgrau tio, la aliaj homoj en la lando de Judujo daurigis je siaj pekoj. La Spirito de Dio levis Profeton Jehxezkelon je vizioj kaj prenis lin al la urbo Jerusalem por montri al li kelkajn el la abomenajxoj kiujn la popolo de Judujo faris sekrete. Interese, la popolo pensis ke cxar Dio jam forlasis ilin pro iliaj pekoj, Li ne plu vidis ilin dum ili daurigis en pekoj. La Spirito montris al Jehxezkel de loko al loko kiel cxi tiuj homoj faris pli kaj pli abomenajn aferojn kiuj ne estis kasxitaj al Dio (Jehxezkel 8). Fine, cxi tiuj homoj estis punitaj pro iliaj pekoj (vidu: Jehxezkel 9). Multaj homoj kiel tiuj Judoj je la tempo de Jehxezkel faras malbonajxojn sekrete nuntempe cxar ili pensas ke Dio ne vidas ilin. La psalmisto klare priskribis tiajn homojn kaj konkudis, "Cxu ne audas Tiu, kiu arangxis orelon? Cxu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon? Cxu ne punas la gxustiganto de la popoloj, Kiu instruas al homo scion? La Eternulo scias la pensojn de homo, Ke ili estas vantaj" (Psalmo 94:9-11). Kelkaj faras malbonajxojn sekrete cxar ili estas elrevigxintaj iamaniere. Aliaj faras tiele cxar ili estas jxus malvirtaj. Multaj el tiaj homoj preferas agi je la sekreto au mallumo cxar ili ne volas ke ilia malvirteco estas malkasxita (komparu: Johano 3:19-21). Kion vi faras sekrete kaj pensas ke neniu vidas vin? Se neniu vidas vin, Dio ja faras! Kion vi pensas en via koro nuntempe? Cxu vi estas fiera de via sekretaj agoj kaj pensoj kiam ili estas malkasxitaj? Vi eble kasxas aferojn al homoj. Vi ne povas kasxi ilin al Dio. Cxiam memoru la konkludon de la skribinto de la Kohelet, "Cxar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona au malbona" (12:14). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke Dio savu vin de sekretaj/kasxaj pekoj.