Saturday, December 10, 2016

KION VI FARAS SEKRETE?

Estimataj, KION VI FARAS SEKRETE? "Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion la plejagxuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, cxiu en sia cxambro de pentrajxoj? Cxar ili diras: La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon. Kaj Li diris al mi: Vi denove ankorau vidos grandajn abomenindajxojn, kiujn ili faras" (Jehxezkel 8:12-13). Kelkaj homoj de Judujo jam estis deportitaj al Babilono pro pekoj de la popolo. Malgrau tio, la aliaj homoj en la lando de Judujo daurigis je siaj pekoj. La Spirito de Dio levis Profeton Jehxezkelon je vizioj kaj prenis lin al la urbo Jerusalem por montri al li kelkajn el la abomenajxoj kiujn la popolo de Judujo faris sekrete. Interese, la popolo pensis ke cxar Dio jam forlasis ilin pro iliaj pekoj, Li ne plu vidis ilin dum ili daurigis en pekoj. La Spirito montris al Jehxezkel de loko al loko kiel cxi tiuj homoj faris pli kaj pli abomenajn aferojn kiuj ne estis kasxitaj al Dio (Jehxezkel 8). Fine, cxi tiuj homoj estis punitaj pro iliaj pekoj (vidu: Jehxezkel 9). Multaj homoj kiel tiuj Judoj je la tempo de Jehxezkel faras malbonajxojn sekrete nuntempe cxar ili pensas ke Dio ne vidas ilin. La psalmisto klare priskribis tiajn homojn kaj konkudis, "Cxu ne audas Tiu, kiu arangxis orelon? Cxu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon? Cxu ne punas la gxustiganto de la popoloj, Kiu instruas al homo scion? La Eternulo scias la pensojn de homo, Ke ili estas vantaj" (Psalmo 94:9-11). Kelkaj faras malbonajxojn sekrete cxar ili estas elrevigxintaj iamaniere. Aliaj faras tiele cxar ili estas jxus malvirtaj. Multaj el tiaj homoj preferas agi je la sekreto au mallumo cxar ili ne volas ke ilia malvirteco estas malkasxita (komparu: Johano 3:19-21). Kion vi faras sekrete kaj pensas ke neniu vidas vin? Se neniu vidas vin, Dio ja faras! Kion vi pensas en via koro nuntempe? Cxu vi estas fiera de via sekretaj agoj kaj pensoj kiam ili estas malkasxitaj? Vi eble kasxas aferojn al homoj. Vi ne povas kasxi ilin al Dio. Cxiam memoru la konkludon de la skribinto de la Kohelet, "Cxar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona au malbona" (12:14). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke Dio savu vin de sekretaj/kasxaj pekoj.

No comments:

Post a Comment