Saturday, December 17, 2016

KRISTNASKOFESTO SEN KRISTO

Estimataj, KRISTNASKOFESTO SEN KRISTO "Kaj sxi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj" (Mateo 1:21). Mi venis hejmen de mia laborejo tiutage kiam mi vidis lokon plenan de festo. Iu biera firmao organizis Kristnaskan spektaklon. Biero kaj tiaj specoj de alkoholajxoj estis senpagaj por cxiu kiu cxeestis la spektaklon. La loko estas plena de gejunuloj kaj kelkaj gemaljunuloj kiuj venis por gxui la spektaklon. Estis neniu loko por Kristo – la kialo por Kristnaskofesto – en la spektaklo cxar gxi estis organizita por propagandi la produktajxojn de la biera firmao. Dum mi preterpasis la lokon, mi pensis en mi pri cxiuj cxi tiuj amuzajxoj kiuj kutime akompanas la sezonon de Kristnaskofesto. Kial ni faras cxiujn cxi tiujn amuzajxojn? Cxu ili estas cele por Jesuo Kristo? Cxu ni ne sxangxis la sezonon al sezono por kontentigi niajn egoismajn dezirojn? Estas bone ke iu sezono de la jaro estas konservita por celebri Lian naskon. Cxu ni reale atendis Jesuon Kriston kiu estas la kialo por Kristnaskofesto? Ne celebru cxi tiun Kristnaskofeston sen Jesuo Kristo. Li venis por savi nin. Paulo diris, "[Jesuo Kristo] donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj" (Tito 2:14). Cxu vi estas savita de Li? Kiel vi celebras cxi tiun Kristnaskofeston, pensu pri kiel vi kondukos aliajn al la savanta scio de Jesuo Kristo por ke ili ankau ne festu Kristnaskofeston sen Kristo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Jesuo Kristo, helpu al mi ne celebri cxi tiun kristnaskofeston sen Vi.

No comments:

Post a Comment