Saturday, October 3, 2015

CXU DIO FORLASIS MIN?

Estimataj, CXU DIO FORLASIS MIN? "Mia Dio, mia Dio, kial vi forlasis min, kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?" (Psalmo 22:1). Psalmo 22 estas uneu el tiuj psalmoj kelkfoje nomitaj Psalmoj de Pasiono. Jesuo Kristo uzis la enkondukan krion sur la kruco kaj la miriga elekto de vortoj de versoj 6-8 kaj 13-18 igis la psalmon precipe grava por kristanoj. Estas en la psalmo eksterordinara kombino de laudo kaj plendo. La psalmisto trovis sin en malfacila situacio kiu igis lin pensi ke Dio jam forlasis lin (versoj 1-2). Lia situacio kaj la fakto ke Dio ne agis por li je tiu gxusta tempo igis homojn moki lin (versoj 6-8, 12-18). Tamen, en la mezo de cxi tiu protesto pro sxajna neglekto, li ankorau povis laudi Dion pro tio kion Li faris, kaj ankorau faras (versoj 3-5, 22-31). Estas rimarkinde ke estas neniu referenco al peko kiel la kauzo de la problemo, neniu peto de senkulpeco, neniu pretendo de justeco, kaj neniu vengxo. La psamisto nur kriis al Dio por helpo (versoj 19-20). Jesuo Kristo ankau trovis Sin en simila situacio, kaj Li ankau agis kiel la psalmisto: Li kriis al Dio (vidu: Mateo 27:46; Marko 15:34; Luko 23:46). Estas evidente, tamen, ke Dio ne forlasis Jesuon Kriston, kiel Li ne forlasis la psalmiston ankau. Dio lasis la situacion elporti ion en la vivojn de la psalmisto kaj Jesuo Kristo. Ni eble ne scias tion kion Dio elportis en la vivon de la psamisto per la malfacila situacio, sed ni scias ke la morto kaj la relevigxo de nia Sinjoro Jesuo Kristo elportis nian eternan savon (Romanoj 5:6, 8; Hebreoj 2:14-15; 5:9; 10:5-10). Ne mirinde, la psalmisto povis laudi Dion ecx dum li ne sciis la rezulton de sia malfacilajxo. Kian situacion vi trapasas? Cxu vi pregxis kaj Dio ne respondis al viaj pregxoj? Cxu sxajnas kvasau Dio jam forlasis vin? Cxu homoj cxirkau vi mokas vin pro via malfacilajxo? Nu, DIO NE FORLASIS VIN! Legu cxi tion: "Sed Cion diris: La Eternulo min forlasis, kaj mia Sinjoro min forgesis. Cxu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? Ecx se ili forgesos, MI VIN NE FORGESOS. Jen sur Miaj manoj Mi vin gravuris; viaj muroj estas cxiam antau Mi. Rapidos viaj konstruantoj; viaj detruantoj kaj viaj ekstermantoj eliros for de vi. Levu cxirkauen viajn okulojn, kaj rigardu: cxiuj kolektigxis, venas al vi. Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, vi cxiujn metos sur vin kiel ornamon, kaj vi cxirkauligos vin per ili kiel fiancxino. Cxar viaj dezertigitaj kaj senhomigitaj lokoj kaj via ruinigita lando estas tro malvastaj por la logxantoj, kaj viaj ekstermantoj estos malproksimigitaj. Viaj malaperintaj infanoj ankorau diros en viajn orelojn: Tro malvasta estas por mi la loko; cedu al mi, ke mi povu logxi. Tiam vi diros en via koro: Kiu naskis al mi cxi tiujn? mi estis ja seninfana kaj soleca, elpelita kaj forpusxita; kiu do edukis ilin? mi restis ja sola; kie do estis cxi tiuj?" (Jesaja 49:14-21). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment