Saturday, October 10, 2015

ATENDU LA DIFITAN TEMPON DE DIO

Estimataj, ATENDU LA DIFITAN TEMPON DE DIO "Silentu antau la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitigxu, kiam sukcesas homo" (Psalmo 37:7). Post la malobeado de Saulo je la ordono de Dio tute detrui la Amakidojn kaj lia malakcepto de Dio kiel la regxo de Izrael, Dio sendis profeton Samuelon sankolei Davidon kiel la novan regxon. David servis Regxon Saulon dum multaj jaroj malgrau tio ke li sciis ke li estis la gxusta persono aprobita de Dio esti regxo de Izrael. Li batalis multajn militojn je merito de Saulo. Ecx, dum Saulo malamis lin kaj penis mortigi lin, li ne provis refrapi kaj perforte preni la tronon. Li havis du bonajn oportunojn mortigi Saulon kaj farigxi la regxo, ankorau, li savis lian vivon je du okazoj (1 Samuel 24, 26). Li diligente esperis por sia tempo. La tempo finfine venis kiam la viroj de lia tribo venis kaj sanktoleis lin kiel regxon super ili, kaj kiam la tuta popolo Izraela venis post kelkaj jaroj proklami lin kiel regxon super la tuta lando (2 Samuel 2, 5). Li atendis sian difinitan tempon. Je unu el la jorubaj legendoj pri sorto, iu viro jam elektis antau ol li venis al la mondo ke li farigxos ricxa kiam li maljunigxos je kvardek jaroj. Kiam li venis al la mondo, li ekpenis de unu loko al alia por ke li farigxu ricxa. Cxiuj liaj penoj estis malsukcesaj. Li farigxis ridajxo inter siaj samtempuloj precipe tiuj kiuj estis sukcesaj en iliaj klopodoj. Je la agxo 39, dum li ne povis elteni la mokadon de siaj amikoj, li mortigis sin. Kiam li atingis la pordegon de cxielo, la pordogardanto rigardis lin bedaure kaj kondukis lin al la loko kie la registroj de la sortoj de homoj estis konservitaj. Kiam li vidis sian propran registron, li malkrovis ke restis nur unu jaro por ke li farigxu ricxa. Li postulis la gardanton permesi lin reiri al la mondo, sed li ne plu havis tian oportunon. Li ne atendis sian difinitan tempon. Dum mi ne kredis tiajn legendojn, estas leciono en gxi - atendante onian difinitan tempon - la tempon de Dio kiu estas la plej bona. Cxu Dio promesis ion al vi? Ne hastu akiri tiun promeson. Ne provu helpi al Dio plenumi la promeson. Abraham kaj Sara provis helpi al Dio plenumante Liajn promesojn por ili. Ilia helpo preskau pereigis lian pacan familion (vidu: Genezo 16, 21). Atendu la difinitan tempon de Dio. Li plenumos Sian promeson Siatempe kaj Siamaniere. Ecx, kiam sxajnas ke la tempo ne venas. Atendu la difinitan tempon de Dio. Ne perdu esperon. Lia difita tempo por vi venos! "Cxar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson. Cxar ankorau iomete da tempo, la venonto venos, kaj ne malfruos" (Hebreoj 10:36-37). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment