Saturday, June 29, 2013

KIU ESTAS VIA "DIO"?

Estimataj, KIU ESTAS VIA "DIO"? "Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektigxis antaux Aaron, kaj diris al li: Levigxu, faru al ni diojn, kiuj irus antaux ni; cxar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio farigxis kun li" (Eliro 32:1). "Sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio; ni ne forlasis Lin?" (2 Kroniko 13:10). La popolo de Izrael, kiun Moseo elkondukis el la servuto en la lando Egipta, estis obstina. Ilia obstineco kontraux la plano de Dio evidentgxis je la tago kiam Faraono pliigis ilian sxargxon pro la peto: "Permesu, ke ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton kaj alportu oferon al la Eternulo?." Tamen, ilia dirajxo en Eliro 32:1 montras ke Moseo jam farigxis ilia dio. Kiam Moseo restis kun la Eternulo pro ili, kaj ili ne vidis lin, ili bezonis alian "dion" kiu plukondukus ilin en ilia migrado. Cxu Moseo vere estis la persono, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta aux li estis nur la ilo en la manoj de Dio, la reala Savinto? Cxu la popolo de Izrael vere bezonis vidi Moseon antaux ol dauxrigi sian vojiradon al la Promesita Lando? Cxu ili havis videblan "dion" kiu kondukus ilin al ilia ircelo? Multfoje ankaux ni pensas kaj agas kiel la Izraelidoj. Ni adoras iun au ion. Scie aux nescie, ni idoligas tiun personon aux ajxon. Perdinte lin au gxin, ni perdas ankaux la esperon kaj provas trovi anstatauxan ion au iun. Laux kelkaj homoj, pastoroj/pastroj kaj aliaj estroj estas "dioj". Dum tiuj pastoroj/pastroj aux aliaj estroj surlokas, la homoj agemas en la kristanara kaj spirita vivo. Tuj post la foriro de la pastro/pastoro, la situacio sxangxigxas al la mala. Kiu aux kio estas via "dio"? En kiu aux kio estas via fido? La skribinto de la epistolo al la Hebreoj admonis: “…direktante la rigardon al la auxtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo" (12:2). Via rigardo direktita al io aux iu ajn alia agigus nin simile al la popolo Izraela. Lasu la Eternulon Dio esti via Dio. Nur Lin vi fidu. Li ne senesperigos vin. "Unuj fidas veturilojn, aliaj cxevalojn; sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio" (Ps. 20: 7). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 29-a de februaro, 2004.

Saturday, June 22, 2013

FARANTE MALSUKCESON VIA AMIKO

Estimataj, FARANTE MALSUKCESON VIA AMIKO "En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiligxis antau la Dio de siaj patroj. Kiam li pregxis al Li kaj petegis Lin, Li auskultis lian peton kaj revenigis lin en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio" (2 Kronikoj 33:12-13). Lerni studojn pri gvidantaro de EQUIP® fondita de la renoma autoro kaj oratoro, D-ro John C. Maxwell estis fascina al mi. Unu el la studoj kiuj estas sxajne mallerta estas titolita "Malsukcesante Antauen". Pli mallerta estas unu el gxiaj lecionoj sub-titolita "Faru Malsukceson Via Plej Intima Amiko". Kiel eblas fari malsukceson onia bona amiko? La verkisto de la leciono agnoskis ke la ideo povas sxajni stranga, sed li diris plie por klarigi, ke "... la vero de la afero estas ke malsukceso estas cxu via amiko au via malamiko kaj vi estas tiu, kiu elektas kio gxi estas. Se vi plendas kiam vi malsukcesos, tiam malsukceso restos via malamiko. Sed se vi lernas el viaj malsukcesoj, tiam vi efektive profitos de ili kaj faros malsukceson via amiko." Tio povas esti ebla, se oni estas preta por fari sian malsukceson sxtupo al onia estontaj sukcesoj. Tri bibliaj ekzemploj estis uzitaj por subteni tiun punkton. Unu, Jakob, la trompanto kiu farigxis Israelo, princo kun Dio, kiun Dio uzas por starigi nacion apartigitan al Si (vidu: Genezo 25-32). Du, Manase, petolema regxo en Judujo, al kiu Dio instruis lecionon en la malfelicxa vojo, farante lin farigxi kaptito en fremda lando. Li lernis el sia fiasko kaj kriis al Dio. Dio redonis al li lian tronon (vidu: 2 Kronikoj 33:10-20). Tri, la erarinta filo en Luko 15 kiuj memvole perdis sin. Li akceptis plenan respondecon pro sia malbona elekto kaj revenis al la perdita gxojo de sia familio. Cxiuj tiuj homoj lernis el siaj malsukcesoj akceptante siajn malbonajn agojn kaj la fino de iliaj historioj farigxis dezirinda. Dufoje en Psalmo 119, la psalmisto karigis sin al fiasko. Auskultu lin: "Antau ol mi suferis, mi erarvagis, Sed nun mi observas Vian vorton.... Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn legxojn " (Psalmo 119:67, 71). Kiaj estas viaj malsukcesoj au aferoj kiuj dolorigas vin? Cxu vi provas distancigxi vin de ili? Faru el ili via amiko kaj lernu de ili kiel vi permesas al ili esti via instruisto. Ili farigxos via sxtupo al via sukceso. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la graco fari malsukceson via amiko por lerni de gxi kaj fari gxin vian sxtupo al via sukceso en la vivo.

Saturday, June 15, 2013

KIO ESTOS VIA POENTKARTO?

Estimataj, KIO ESTOS VIA POENTKARTO? "[Jotam] agadis bone antau la Eternulo; li agadis tiel same, kiel agadis lia patro Uzija" (2 Regxoj 15:34). Lastatempe, la temo de la matena diservo en mia familio estis pri sekvado de bonaj ekzemploj de patroj kiel estis montrita de Uzija kaj Jotam. Ambau ili estis regxoj de Judujo. La unua estis la patro de la dua. En la fruaj jaroj de Uzija kiel regxo, li agadis bone antaux la Eternulo, kaj, sendube, li instruis al siaj filoj la vojojn de la Eternulo kaj montris bonajn ekzemplojn por ili gxis poste en liaj jaroj, kiam li estis sukcesa kaj farigxis fiera al Dio. Tamen, lia filo sekvis lian bonan ekzemplon. Kiam mi gvidis la matenan diservon tiumatene, mi emfazis la fakton ke patroj ne devus nur instrui siajn infanojn por fari bonajn aferojn, ke ili (la patroj) devus esti pretaj montri la ekzemplon farante bonajxojn al iliaj infanoj. Cxar la mesagxo tiutage estis rekte por mi, la patro de la hejmo, mi estis defiita permesi miajn infanojn sincere diri al mi la bonajn kaj malbonajn ekzemplojn kiujn ili vidas en mi. Estis kvazau doni al ili poentkartojn por taksi min. Cxiu el la infanoj diris al mi tion kion ili konsideras kiel bonajn kaj malbonajn en miaj kondutoj. Mi decidis ne defendi min tiutage por la bonaj kaj sxajne malbonaj kondutoj kiujn ili atentigis. Kiel patro au cxefo, cxu vi povas permesi viajn filojn au subulojn malkasxe taksi vin? Kio estos viaj poentkartoj se viaj filoj au subuloj havus tian okazon? Patroj havas grandan respondecon montri al siaj infanoj bonajn ekzemplojn. Tio estas la plej bona legaco kiun ili povas doni al iliaj infanoj. Cxu viaj infanoj taski vin alte pri tio? Kio estos via poentkarto? Felicxan Tagon de Patro! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por patroj, ke ni montru bonan ekzemplon por ke niaj infanoj sekvu ilin.

Saturday, June 8, 2013

GLORU DION EN VIA KORPO

Estimataj, GLORU DION EN VIA KORPO "Au cxu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem, cxar vi estas acxetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo" (1 Korintanoj 6:19-20). En 1987, la Monda Organizajxo pri Sano (WHO) kreis “World No Tobacco Day” (WNTD) (esperante: La Tago de Nenia Tabako en la Mondo) por observi cxiun jaron je la 31-a de majo cxirkau la mondo intencite apogi 24-horan periodon de abstinado de cxiuj formoj de konsumo de tabako tra la terglobo. Plue, la tago jam intencis tiri tutmondan atenton al la vasta dominado de tabaka uzo kaj al negativaj sanaj efektoj, kiu nuntempe kondukas al 5.4 milionoj da mortoj tutmonde cxiujare. Ekde 1988, la tago estis observita cxiujare kun malsamaj temoj. La temo por cxi tiu jaro estis: "Malpermesu reklamadon, promocion kaj sponsoradon de tabako". Antau nelonge, mi spektis dokumentfilmon je nacia reta televida programo pri kromefikoj de fumado de cigaredo aparte kaj uzado de tabako gxenerale por homoj. Tiuj malbonaj efikoj estis analizitaj en la dokumentfilmo, kaj kelkaj homoj, precipe tiuj kiuj havas la kutimon de fumado, estis intervjuitaj. Unu el la personoj konfesis, ke fumado ne estas bona, kaj ke li estis klopodanta haltigi la kutimon, sed li ne povas haltigi gxin, cxar li donis sin al gxi. Alia persono estis indiferenta al la kromefikoj. Al tiu, io finfine mortigos onin, do kio estas la granda interkonsento en averti homon kontrau fumado de cigaredo au uzado de tabako? Estas interese, ke kelkaj homoj ecx argumentas ke fumado de cigaredo au uzado de tabako ne estas kondamnita en la Sankta Biblio, tiel, gxi neniam estas peko fumi cigaredon au uzi tabakon! Nu, estas fakto ke la Sankta Biblio ne intence kondamnas fumadon de cigaredo au uzadon de tabako, sed instruas kiel ni prizorgas nian korpon kiu apartenas al Dio. Se fumado de cigaredo au uzado de tabako estas dangxeraj por la propra korpo, kial konscie detrui tiun korpon kiu vere apartenas al Dio? Se oni ne sxatas sin au zorgas pri tio kio okazas al onia korpo, kial oni ne gloras Dion kiu vere posedas la korpon? Gloru Dion, per via korpo! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxo Punkto: Pregxu por cxiuj kiuj donas sin al fumado de cigaredo au uzado de tabako ke ili konscie faru penojn por forlasi la kutimon.

Saturday, June 1, 2013

“KIEN GXI FALIS?”

Estimataj, “KIEN GXI FALIS?” “Kaj la homo de Dio diris: Kien gxi falis? Tiu montris al li la lokon. Kaj li dehakis lignon kaj jxetis tien, kaj la hakilo suprennagxis” (2 Regxoj 6:6). “La profetidoj” (au la teologiaj studentoj de Elisxa) alfrontis la problemon de manko de loko por sia trejnado, do, ili provis trovi solvon al la problemo. Ili sugestis ke ili relokigxu al la rivero Jordan kie ili trovus multe da loko. Ili pensis ke ili povos solvi sian problemon proprapene. Ni ne surprizigxu ke Elisxa donis ilin al ilia fiero. Tamen, unu el la studentoj konstantis ilian malsagxecon kaj humile invitis ilian majstron sekvi ilin. Surprize, Elisxa konsentis sekvi ilin. La studentoj kun sia majstro iris al rivero Jordan prepari alian lokon por si. Dum ili laboris, la hakilo de unu el la studentoj falis en la akvon. Li povintus uzi la oportunon ripozi aux pretendi kvazau nenio okazis, sed li tuj kriis por helpo. Elisxa demandis la plej gravan demandon de la gxenita studento, “Kien gxi falis?” Li ne demandis de li kiel gxi falis au la kauzon de la problemo. Li demandis de li la precizan lokon kie la hakilo estis. Dio ne interesigxas pri malgrava detalo de via problemo. Lia intereso koncernas rekte la problemon kaj kiel gxi estos solvita. La blindulo Bartimeo estis kriinta por helpo al Jesuo, sed Jesuo sxajne diris al li, “Viro, estu preciza. Ne gxenu min per la detalo de via problemo. Kion precize vi volas ke mi faru por vi” (Marko 10:51). Kvazau li komprenis la mesagxon, li deklaris, “Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon.” Kiam vi havas problemon, anstatau ol grumble, precize sciigu Dion pri via demando, kaj miraklo atendas cxe via pordo. Hxana ne havis infanojn, sxi iris al Dio kaj precize diris al Li pri sia problemo, sxi estis benita per Samuel (1 Samuel 1:9-20). Jabec kriis al Dio pri aparta problemo en sia vivo, kaj Li liberigis lin de la problemo (1 Kroniko 4:9-10). La Sankta Biblio diras, “Pri nenio tro zorgu; sed pri cxio, per pregxo kaj peto kun dankesprimo, viajn dezirojn sciigu al Dio” (Filipianoj 4:6), kaj “[surjxetu] sur Lin cxian vian zorgon, cxar Li zorgxas pri vi” (1 Petro 5:7). Cxu vi engagxigas Dion en viaj cxiutagaj agadoj, aux cxu vi pensas ke vi povas fari sen Li? Cxu vi uzas vian problemon kiel ekskuzon ne servi Dion? Al kiu vi turnas vin, kiam vi havas problemon? Nur Dio povas helpi al vi. Alvoku Lin; Li estas preta helpi al vi. Tamen, vi devas esti PRECIZA. Diru al Li precize tion kion vi volas, kaj Li surprizos vin. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue disdendita je la 15-a de septembro, 2003.