Saturday, December 21, 2013

KION SIGNIFAS KRISTNASKA FESTO AL VI?

Estimataj, KION SIGNIFAS KRISTNASKA FESTO AL VI? "Kaj [Maria] naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj" (Mateo 1:21). Unu el la plej celebrataj festoj je la jaro estas la kristnaska festo La festo estas cxi tie denove. Multaj homoj, precipe la infanoj, jam estis kaptitaj per la "febro" de la festo. Estas debate pri la origino de la festo. Multaj homoj opinias ke gxi devenis de iu pagana festo. Cxi tio jam faris ke multaj kristanaj konfesioj kaj sektoj ne rilatigas sin al la festo. Aliaj homoj argumentas ke estas nenia festo kiel kristnaskofesto je la Sankta Biblio. Multaj homoj kredas ke la kristnaska tago estas la datreveno de Jesuo Kristo, kvankam, oni jam malpruvis cxi tion el multaj pruvoj. Tamen, kion signifas la kristnasko al vi? Kristnaska festo estas nur festa periodo por kelkaj homoj. Tial, tiaj homoj estas pretaj celebrias celebri gxin kiel ili celebras ian alian festan periodon. Ili vidas la periodon kiel tempon por amuzi sin. El tiaj homoj estas tiuj kiuj kredas en preno de iliaj infanoj por viziti Sanktan Nikolaon kiu amuzas la infanojn kaj donas al ili donacojn kontrau iu prezo. Kristnaska periodo estas periodo dum kiu kelkaj homoj kredas ke ili povas fari rapidan profiton je sia komerco au entrepreno. Ili altigas la koston de siaj komercajxoj kaj servoj. Multaj homoj,precipe Kristanoj, kunigas la periodon al la unua veno de Jesuo Kristo al cxi tiu mondo. Tamen, kelkaj estas indiferentaj. Lau ili, kristnaska periodo au ecx kristnaskatago estas kiel iu alia periodo au tago. Tamen, oni devas konsideri la popularan opinionon pri la kristnasko – la nasko de Jesuo Kristo. Kial Li "sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, farigxante lau la bildo de homoj" (Filipianoj 2:7) venante al cxi tiu acxa mondo? La cxefa kialo estas por savi homojn de iliaj pekoj (Mateo 1:21; Johano 1:29; Agoj 13:38-39; 1 Johano 3:5; Apokalispo 1:5-6) "por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Johano 3:16). Cxi tiu ununura ago enhavas multajn aliajn aferojn kiuj donas al kristnasko multajn signifojn al multaj homoj. Negravas ia alia signifo kunigita al la kristnaskfesto au ia debate prig gxi, la plej cxefa afero estas ke Jesuo venis al cxi tiu mondo je iu tempo je historio por la savo de homaro. Cxu vi jam estas savita de Li kion signifas la kristnaskfesto al vi? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 12-a de decembro, 2009.

No comments:

Post a Comment