Saturday, December 7, 2013

AL KIU VI DONOS DONACAN KORBEGON JE CXI TIU KRISTNASKA SEZONO?

Estimataj, AL KIU VI DONOS DONACAN KORBEGON JE CXI TIU KRISTNASKA SEZONO? "Cxar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Johano 3:16). Ordinare, korbego (por donaco) estas granda korbo, kutime kun kovrilo, uzata por la pakado kaj portado de vestajxoj. Estis longa tradicio de komunumo kaj socia filantropio kaj karitato rilataj al donacaj korbegoj, per kiu homoj au komunumaj grupoj donacas al senhavuloj korbegojn da nutrajxo, vestajxoj, tualetartikloj, purigaj produktoj, au aliaj hejmaj bezonoj helpi kun iliaj familiaj bezonoj. Gxis lastatempe, en la Okcidenta tradicio, tiaj donacaj korbegoj enhavantaj enladatajn au pakitajn varojn estas donitaj al oficistoj, negocaj klientoj, familioj kaj amikoj dum Kristnasko, kvankam kelkaj homoj faras tiel iam en la jaro. Tiu praktiko estas iel asociita kun la Donaco-Tago. Interese, la celo de donado de donacaj korbegoj dum cxi tiu sezono estis jam nuligita cxar plej multaj homoj donas gxin por egoismaj motivoj. Cxi tio estas aplikebla al organizoj kiuj donas donacajn korbegojn al siaj klientoj. Multaj el tiuj organizoj uzas donacajn korbegojn kiel manieron de plia karigo de iliaj klientoj al la organizoj. Ecx multaj el tiuj, kiuj ricevas la donacojn estas tro egoismaj, cxar nur la supraj oficistoj dividas la donacojn, neglektante la malsuprajn oficistojn. Jesuo Kristo estas la plej granda Donaco el cxiuj tempoj donita de Dio mem, sed ne pro Li mem sed pro la savo de la mondo. La plej populara versiklo de la Biblio, Johano 3:16, konfirmas cxi tion. Jesaja 9:6 diras, "Cxar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni...." Multaj homoj festas la infanon, kiun naskigxis, sed neglektas la Filon kiu estas donita, kaj ne sekvas la spiriton de amo, kiun Dio faris por doni la Filon. Donado de donacaj korbegoj ne devus esti limigita sole al organizoj. Individuoj povas ankau doni donacajn korbegojn al aliaj homoj, precipe la malpli privilegiitaj por ke ili ankau povu festi cxi tiun sezonon. Kiel vi planas okazigi cxi tiu Kristnaskon, al kiu vi donos donacan korbegon je cxi tiu Kristnaska sezono? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment