Sunday, July 21, 2013

EKDE KIAM JESUO VENIS EN MIAN KORON

Estimataj, EKDE KIAM JESUO VENIS EN MIAN KORON "Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitajxo; la malnovajxoj forpasis, jen ili jam estigxis novaj" (2 Korintanoj 5:17). Honeste, mi ne konis la anglan himnon, “SINCE JESUS CAME INTO MY HEART” [esperante: EKDE KIAM JESUO VENIS EN MIAN KORON], gxis maljuna pastoro kantis gxin dum unu el la kapelaj diservoj de mia oficejo. La maniero en kiu la pastoro kantis gxin faris min havi intereson pri la himno kaj gxiaj vortoj. La himno estis verkita de Rufus Henry McDaniel kiu naskigxis en 1850 kaj komencis prediki cxe agxo dek nau. En 1914, post la frua morto de lia filo, Rufus Henry McDaniel verkis la vortojn de cxi tiu himno kiel esprimon de sia kredo kaj espero. Sendube, la mesagxo de la himno estas alloga. Se Jesuo ja venis en ies koron, devus esti evidentaj sxangxoj. Tiu himno parolas pri kelkaj el tiuj sxangxoj. Se Jesuo venis en ies koron, mirinda sxangxo okazos en onia vivo; estos lumo en onia animo por kiuj cxiuj estis cxiuj sopiras. Inundoj de gajeco ruligxos super la animo de tia persono kiel la maraj ondoj. Iu, al kiu Jesuo venas en lian/sxian koron, cxesos el sia vagado kaj erarvagado, kaj lia/sxia pekoj, kiuj estas multaj jam estos forvisxitaj. Tia persono posedas esperon firman kaj certan, kaj neniu malluma nubo de dubo malheligos lian/sxian vojon. Estos lumo en la valo de morto nun por iu ajn al kiu Jesuo venas en lian/sxian koron kaj li/sxi povos vidi la pordegojn de la cxiela Urbo tie. Fakte, li/sxi devas iri tien kaj logxi en tiu urbo cxe la fino de cxi tiu Agxo. "Ekde kiam Jesuo venis en mian koron ...." Cxu vi sincere kaj gxoje kantas la himnon? Cxu vi jam spertis tiun mirindan sxangxon kiu okazas al iu, kiam Jesuo venas en lia/sxia koron? Jesuo Kristo diras, "Jen mi staras cxe la pordo kaj frapas; se iu audas mian vocxon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj mangxos kun li, kaj li kun mi" (Apokalipso 3:20). Cxu vi akceptas, ke Li venu en vian koron hodiau? Se vi akceptis Lin antaue, kiom via propra fido en Kristo transformis vian vivon? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Jesuo, Sinjoro, mi sincere invitas Vin en mian koron hodiau. Venu, mi spertu la mirindan sxangxon en mia vivo.

No comments:

Post a Comment