Saturday, July 13, 2013

CXU VI BEZONAS PETI POR LA SANKTA SPIRITO?

Estimataj, CXU VI BEZONAS PETI POR LA SANKTA SPIRITO? "Kaj cxar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro! Tiel ke cxiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankau heredanto per Dio" (Galatoj 4:6-7). Antau ne longe, unu el miaj retaj kontaktuloj demandis min, cxu oni povas peti por la Sankta Spirito, au ne. Lasu min bazi mian predikon cxi-semajne sur cxi tiu demando kaj la respondo kiun mi donis al la kontaktulo. La demando pri peto por la Sankta Spirito estas ambau teologia kaj semantika. Gxi estas teologia cxar gxi temas pri la tria Persono en la Dieco, kaj gxi estas semantika cxar estas iumaniere vortoludo pri kiam kaj kiel la Sankta Spirito logxas en kredanto. Permesu min diri cxi tie ke kiam la Sankta Spirito logxas en kredanto estas polemika temo inter la Pentekostanoj kaj la Evangelianoj pro iliaj malsamaj manieroj interpreti la Sanktan Biblion. Cxar mi estas evangeliano, mi unue donos la evangelianan pozicion kaj poste aludos al la pentekostana pozicio. La Sankta Spirito logxas en kredanto je la momento kiam tia persono kredas je Jesuo Kristo kaj invitas Lin en sian vivon kiel sian personan Savanton kaj Sinjoron (Johano 1:12-13; 14:16; Romanoj 8:15-17; Galatoj 4:5-7; Efesanoj 1:13) kaj Li estas tie por cxiam! Tamen, la Sankta Spirito povas esti "senaga" en la vivo de iu kredanto kiu ne permesas al al Li operacii. Tio estas kial Paulo instigis kontrau tiaj en Efesanoj 4:30 kaj 1 Tesalonikanoj 5:19. Do, ne estas maloportune pregxi, ke la Sankta Spirito havu plenan kontrolon de onia vivo post kiam oni konscie kapitulacigis sin al Li. La pentekostanoj aliflanke profitas de iuj verskiloj de la Sankta Biblio kiel Luko 11:13; Agoj 1:8 kaj aliaj similaj verskiloj (precipe en la Malnova Testamento) por diri ke oni devas peti la enlogxadon de la Sankta Spirito. Tiuj verskiloj estas interpretitaj de la Evangelianoj lau tio kion oni nomas je la angla “Dispensational Theology” [esperante: Esceptigebla teologio]. Kiel kaj kial mi petas por Tiu (tio estas, la Sankta Spirito) Kiun Dio favore donis al mi se mi ja estas kredanto en Kristo? Alia miksita afero kiun la pentekostanoj faras temas pri la donacoj kaj montroj de la Sankta Spirito. Tio estas tute malsama de la Persono de la Sankta Spirito kiu jam vivas eterne kun la kredanto! Kredanto povas pregxi por la donacoj kaj/au la montroj de la Sankta Spirito (1 Korintanoj 12:31, 14:1). Aux evangeliano au pentekostano, la granda demando estas: cxu vi vere estas infano de Dio? "[Jesuo Kristo] venis al siaj proprajoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio" (Johano 1:11-13). Cxu vi jam ricevis Lin en vian vivon? Vi ne bezonas peti por (la enlogxado de) la Sankta Spirito, se vi faris tion, sed vi povas peti ke Li plenigu vin per Sia potenco. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi faru vian vivon favora por la enlogxado de la Sankta Spirito kaj ke vi cedu vin al Lia gvidado por ke Li volu montri Sian potencon en via vivo.

No comments:

Post a Comment