Saturday, October 22, 2011

“LA ALTAJXOJ”

Estimataj,
“LA ALTAJXOJ”
“Jehoasx agadis tiel, kiel placxas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada. Nur la altajxojn oni ne senfunkciigis; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj” (2 Regxoj 12:2-3).
“[Hxizkija] agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David. Li forigis la altajxojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn…” (2 Regxoj 18:3-4).
La historio de Izrael kaj Judujo estas interesa precipe kiam oni vidas kiel la kronikistoj rakontis la vivon kaj tempon de unu regxo post la alia. Dum preskaux cxiuj regxoj de Izrael estis malbonaj, estis kelkaj bonaj regxoj inter la regxoj de Judujo. Kelkaj el cxi tiuj “bonaj” regxoj havis difektojn - “nur la altajxojn oni ne senfunkciigis” (1 Regxoj 22:43; 2 Regxoj 12:3; 14:4; 15:4, 35).
Kio estas “altajxoj”? Ili estis levitaj montetaj lokoj dedicxitaj al adorservo de paganaj dioj. Plej ofte la aludoj al altajxoj en la Malnova Testamento koncernas la paganan adorservon malpermesitan al la Izraelidoj.
Je la fino de sia regno Salomono adorservis la diojn de siaj fremdaj edzinoj sur cxi tiuj altajxoj (1Regxoj 11:7-8). Jerobeam donis al ili cxefan lokon tuj ekde la komenco de sia regno (1 Regxoj 12:31-32). La aliaj regxoj de Judujo cxu adorservis la paganajn diojn sur la altajxoj, cxu restis indiferentaj al tio. Tamen, Hxizkija kaj Josxija distingigxis el la regxoj de Judujo. Ili tute cxesigis tiajn agadojn dum siaj regnojaroj (2 Regxoj 18:3-4; 23:3-9). Ne mirinde, ili trovis favoron antaux la Eternulo.
Kiuj estas la “altajxoj en via vivo? Kio estas la “idoloj” kiuj konkuras kun Dio en via vivo? Cxu vi scias ke ili deturnas vian atenton de la aferoj de Dio? Kiel vi provas servi Dion, cxu vi atentas tiajn aferojn? Kiuj estas la pekoj kiuj estas konservitaj en via vivo necxesigitaj? Salomono prezentis ilin kiel, “…la malgrandajn sxakalojn, la detruantojn de la vinbergxardenoj…” (Alta Kanto 2:15). Cxu vi kaptis ilin?
Tiele diras la Eternulo, “Mi estas la Eternulo, tia estas Mia nomo; kaj Mian honoron Mi ne donos al alia, nek Mian gloron al idoloj” (Jesaja 42:8).
Je servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 7-a de Junio, 2004.

1 comment:

  1. Bonega prediko, Pastoro Afolaranmi. Mi tre ŝatis legi ĝin.

    ReplyDelete