Saturday, October 15, 2011

PLI BONA ESTAS SAGXO OL FORTO

Estimataj,
PLI BONA ESTAS SAGXO OL FORTO
“Kaj mi diris: Pli bona estas sagxo ol forto, tamen la sagxo de malricxulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas audataj. La vortoj de sagxuloj, trankvile auskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsagxuloj” (Predikanto 9:16-18).
Antau nelonge, nigxeria plenagxa vira futbala ludantaro (la “Super Eagles”) malsukcesis kvalifikigxi por la Afrika Pokala Finalo de Landoj. La ludantaro kaj multaj patriotaj nigxerianoj jam pensis ke venko je la lasta ludbatalo de la kvalifikaj ludbataloj farigos la ludantaron kvalifikigxi por la cxiudujara turniro. La ludantaro havis kelkajn sxajnajn “fortojn” super la kontraua ludantaro. Gxi estas plena de bonaj ludantoj kun sperta gvidanto. Krome, la fakto ke la lasta ludbatalo estos ludita je la hejma tero kun multaj hejmaj subtenantoj estis alia sxajna profito. Tamen, la kontraua ludantaro bezonis nur egaligxon por kvalifikigxi por la kontinenta turniro. Atendinte, la kontraua ludantaro uzis sagxon je sia aliro al la ludantaro kaj gxi akiris la deziratan rezulton malgrau la “fortoj” de la hejma ludantaro.
Lau la skribinto de la libro de la Predikanto, sagxo ja estas pli bona ol forto. Ne gravas la forto de iu ajn, homo plena de sagxo estas pli bona ol tia homo. Sagxulo atingos pli ol tio kion fortulo atingos. Tamen, iu kun dia sagxo atingos plie. Cxi tiu speco de sagxo estas “unue cxasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco” (Jakobo 3:17). Gxi ne estas “...monda, lausenta, demona” (Jakobo 3:15). Gxi ne estas sagxaceco, ruzo, nek kasxemo. Iu ajn kiu havas dian sagxon estos grandprofita al si mem, aliaj cxe li kaj ecx Dio. Estos malfacile por iu ajn kiu ne havas tian sagxecon sukcesi au havi bonan sukceson se li iam sekcesos.
Kio estas via sxajna “forto”? Cxu gxi estas sperto, eduko, scio, ricxajxo, ofico, au kio? Dia sagxeco ja estas pli bona ol ia ajn monda forto. La Sankta Biblio diras, “Sed se al iu el vi mankas sagxeco, li petu Dion, kiu donacas al cxiuj malavare kaj ne riprocxas, kaj gxi estos al li donata” (Jakobo 1:5).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment