Saturday, January 22, 2011

PRIZORGU VIAJN PREGXAJN PETOJN!

Estimataj,
PRIZORGU VIAJN PREGXAJN PETOJN!
"En tiu tempo Hxizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li: Tiele diras la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos. Tiam Hxizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, kaj diris: Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antau Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj Hxizkija laute ekploris" (Jesaja 38:1-3).
Dum Dio eble decidas ne respondi al niaj pregxoj lau niaj voloj, Li eble iam permesus ke ni havos tion kion ni volas en niaj egoismaj pregxoj je nia malprofito. Tial, ni devas esti tre zorgaj pri niaj pregxaj petoj.
Regxo Hxizkija morte malsanigxis. La superega volo de Dio por li estis morto, supozeble cxar li jam plenumis sian taskon kiel regxo kaj la sekva afero por li je la memorlibro de Dio estis morti honore. Kiel ia ajn alia homo, Hxizkija ne volis morti. Li sciigis sian penson al Dio. Li pregxis kaj rememorigis Dion pri kiel fidela li estis servante Dion. Estis evidente el la enhavo de la pregxo ke Hxizkija estis egoisma. Je Sia nelima kompato, Dio audis la pregxon kaj etendis la vivon de Hxizkija per dek kvin jaroj. Tamen, tiuj dek kvin jaroj estis lia falo! Dio-centrita regxo subite farigxis mem-centrita. Li ne plu estis konscia pri la gloro de Dio, sed lia valoreco. Ne mirinde, kiam iu fremda regxo sendis emisariojn al li por gratuli lin pro lia resanigxo, anstatau adresiilin al Dio, li estis okupita montri al ili tion kion li posedis kiel regxo. Dio riprocxis lin severege pro cxi tio kaj gxi kondukis al la falo de lia regno, kvankam dum la tempo de liaj idoj (vidu: Jesaja 39). La lando Juda ne havus malbonan regxon en Manase kiu estis naskita dum tiuj aldonitaj dek kvin jaroj se Hxizkija akceptus la superegan volon de Dio por lia vivo (2 Regxo 20:21; 22:1; Jeremia 15:4).
Multafoje, ni ankau estas okupitaj per tio kion ni konsideras "bona" por ni. Ni ne estas prizorgaj pri la "plej bona," la superega volo de Dio por niaj vivoj. Ni devigas Dion fari tion kion ni volas, kaj kelkfoje, Li eble permesas al ni ke ni havos tion kion ni volas kiu eble havos malbonajn sinsekvojn. Jesuo Kristo, je la Gxardeno de Getsemane, permesis ke la superega volo de Dio estu plenumita je Sia vivo, ecx dum Li sciis ke tio rezultos al Sia morto (Mateo 26:39-42). Dio ja estis glorigita je la vivo kaj morto de Jesuo Kristo kaj Jesuo estis donita nomo kiu estas super cxiuj nomoj (Filipianoj 2:5-11).
Prizorgu viajn pregxajn petojn precipe kiam vi estas furioza akiri ion de Dio. Estas pli bone permesi la plej bonan superegan volon de Dio esti plenumita je niaj vivoj ol trudi nian bonan volon sur Li.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment